Bahaa kalendaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e →‎Historio: ligilo
Linio 6:
La bahaa skriboj lasis kelkajn aferojn rilate la efektivigon de la kalendaro decidota far la [[Universala Domo de Justeco]] antaŭ ol ĝi povis plene kaj unuece esti aplikata tutmonde. La 10-an de julio 2014 la Universala Domo de Justeco anoncis, ke tiu universala aplikado komenciĝu je la sunsubiro de la 20-a de marto 2015, nome kun la unua tago de la bahaa jaro 172, kaj komunikis siajn decidojn rilate al la ankoraŭ nesolvitaj eroj. Provizore, [[Shoghi Effendi|''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'']], la Gardanto de la Bahaa Kredo, estis deklarinta ke por la kredantoj en la Okcidento la kalendaro estu 'ŝlosita' al la Gregoria kalendaro kaj ke pro tio la nova jaro ''ĉiam'' komenciĝu je sunsubiro la [[20-a de marto|20-an de marto]]. Nun la Universala Domo de Justeco elektis [[Teherano]]<nowiki/>n, la naskiĝlokon de ''Bahá'u'lláh'', kiel lokon por la fiksado de la ekvinoks-dato respektive la komenco de ''Naw-Rúz'', tiel ke ekde 2015 tiu povas okazi la 20-an, 21-an, aŭ 22-an de marto. Krome ĝi faris decidojn rilate la fiksadon de la festotagoj ene de la kalendaro kaj fiksis ke la naskiĝtagoj de ''Báb'' kaj ''Bahá'u'lláh'' de nun "estos festataj je la unua kaj la dua tago sekvantaj la okan novlunon post Noruzo laŭ anticipa determinado per astronomiaj tabeloj utiligantaj Tehranon kiel referencpunkton.  El tio rezultos moviĝado de la festado de la Ĝemelaj Naskiĝtagoj jaron post jaro interne de la monatoj Maŝijato (Volo), Elmo (Scio) kaj Godrato (Povo) laŭ la badia kalendaro, aŭ de la mezo de Oktobro ĝis la mezo de Novembro laŭ la gregoria kalendaro."
 
La jaroj en la bahaa kalendaro kalkuliĝas ekde la [[21-a de marto]] [[1844]], la komenco de la [[Kronologio_de_la_Bahaa_Kredo|Bahaa Erao]] aŭ ''Badí‘'' Erao (mallonge ''BE''). Tiel la jaro 1 BE daŭris de 21-a de marto 1844 ĝis la 20-a de marto [[1845]].
 
== Bahaaj Monatoj ==