Nederlanda Orient-hinda Kompanio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Alifono (diskuto | kontribuoj) Formozo |
||
Linio 6:
Ĝis [[1595]] la komerco pri orientaj [[spico]]j estis tute en la manoj de [[Portugalio]] kiu malkovris ekde [[1498]] la marvojojn al Azio. Mapoj kaj marvojoj estis strikte sekretaj, tiel ke Portugalio havis faktan komercan monopolon. Nur kiam en [[1592]] [[Jan Huygen van Linschoten]] revenis el Oriento oni akiris sufiĉe da scio en [[Nederlando]] por mem ekveturigi [[ekspedicio]]n. En [[1594]] la ''Kompanio de Malproksimo'' sendis ekspedicion de 4 ŝipoj al Orienta Indio sub gvido de [[Cornelis De Houtman]]. Kiam en [[1597]] 3 el la 4 ŝipoj save revenis, montriĝis ke tia ekspedicio estis ebla. Jam en [[1598]] granda nombro da ekspedicioj estis sendata el Nederlando al Orienta Indio. Kelkaj fuŝis, aliaj donis grandajn profitojn. Totale inter 1598 kaj [[1601]] 15 [[ekspedicio]]j estis organizitaj en kiuj ĉirkaŭ 65 ŝipoj partoprenis.
[[Johan van Oldenbarnevelt]], la plej grava nederlanda politikisto de tiu epoko, konsideris la situacion malkvietiga. La nederlandaj kompanioj ofte pli konkurencis unu kun la alia ol kun la portugaloj kaj angloj. Kiam en [[1600]] krome fondiĝis la [[Brita Kompanio de Orientaj Indioj]], li stimulis la [[Ĝeneralaj Statoj|Ĝeneralajn Statojn]] solvi la situacion. La
== Komercoteritorio ==
Linio 12:
En Orienta Hindio la centro de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio estis la urbo [[Batavia]], kiu nomiĝis Djajakarta antaŭ la alvenoj de la nederlandanoj (nuntempe [[Ĝakarto]]). Gubernanto-ĝenerala [[Jan Pieterszoon Coen]] fondis la bazon en 1619.
Oni komercis (foje nur mallongatempe) kun interalie [[Japanio]], [[Formozo]] ([[Ĉinio]]), [[Vjetnamo]], [[Tajlando]], la [[Molukoj|Molukaj insuloj]], [[Cejlono]] kaj [[Hindio]]. Granda parto de la profito de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio ne devenis de la komerco inter Azio kaj [[Eŭropo]], sed de la [[komerco]] ene de Azio. Specialan rilaton havis la Nederlanda Kompanio de Orientaj Indioj kun Japanio: de [[1641]] ĝis [[1853]] nederlandanoj estis la nuraj okcidentuloj kiuj rajtis komerci en Japanio. Por tio ili uzis la artefaritan insulon [[Deĵima]] en la haveno de [[Nagasaki]]. La Nederlanda Orient-hinda Kompanio estis la unua reprezentanto de Nederlando en la rilatoj inter Nederlando kaj Tajlando.
== Fino ==
|