Marilyn Monroe: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e datoj estas prenataj el Vikidatumoj, kaj al kategorioj laŭ naskiĝ- kaj mortojaroj aldonas ŝablono
Kelly (diskuto | kontribuoj)
Linio 101:
 
La suspendo estis frontnovaĵo kaj Monroe tuj komencis kampanjon de mem-reklamo por rebati ajnan negativan diskonigon kaj por fortigi ŝian pozicion en la konflikto. La 14-an de januaro, ŝi kaj [[Joe DiMaggio]], kies rilato estis atentigita de konstanta atento de amaskomunikiloj ekde 1952, estis geedzitaj ĉe la [[Sanfranciska Urbodomo]].<ref>Spoto 2001, p. 260.</ref> Ili poste vojaĝis al [[Japanio]], kombinante [[mielmonato]]n kun lia negocvojaĝo.<ref>Spoto 2001, pp. 262–263.</ref> De tie, ŝi vojaĝis sola al [[Koreio]], kie ŝi prezentis kantojn de siaj filmoj kiel parton de [[USO]] spektaklo por 60-70,000 usonaj [[marsoldato]]j dum kvartaga periodo.<ref>Churchwell 2004, p. 241.</ref> Post revenado al Holivudo en februaro, ŝi ricevis la premion "Most Popular Female Star" ("Plej Populara Stelulino") de [[Photoplay]].<ref>Spoto 2001, p. 267.</ref> Ŝi atingis kompromison kun la studio en marto: inkludis novan kontrakton kiu estos farita pli poste en la jaro, kaj ĉefrolan rolon en la kina versio da teatraĵo de Broadvajo nome ''The Seven Year Itch'', pro kio ŝi devis ricevi gratifikon de 100,000 usonaj dolaroj.<ref>Spoto 2001, p. 271.</ref>
[[Dosiero:ActorsPerformForTroops1Marilyn Monroe.jpg|eta|200px|maldekstre|Pozante por soldatoj en Koreio post ludado de [[USO]] en Februaro 1954, dum sia suspendo fare de la studio.]]
 
La sekva monato vidis la liberigon de la [[vakera filmo]] ''[[River of No Return]]'' (Rivero senrevena), en kiu Monroe ekaperis ĉe [[Robert Mitchum]]. Ŝi nomis ĝin "Z-grada vakera filmo en kiu aktorado iĝis duaranga post la pejzaĝo kaj la [[CinemaScope]] procezo", kvankam ĝi estis populara ĉe la spektantaroj.<ref>Churchwell 2004, pp. 66–67.</ref> La unua filmo kiun ŝi faris post revenado al la studio estis la muzikalo ''[[There's No Business Like Show Business]]'' (Ne estas negoco kiel la spektakla), kiun ŝi forte malŝatis sed kiun la studio devigis ŝin fari kiel interŝanĝo kontraŭ faligado de ''The Girl in Pink Tights'' (La knabino en rozkoloraj ŝtrumpetoj). Dum la filmigo, ŝi havis [[amafero]]n kun sia voĉa trejnisto, Hal Schaefer.<ref>Spoto 2001, pp. 274–279.</ref><ref>Banner 2012, pp. 220–222.</ref> La muzikalo malsukcesis post sia apero en decembro.<ref>Churchwell 2004, p. 66.</ref> La duaranga rolo de Monroe en la filmo estis aparte elektita por negativaj novaĵoj.<ref>Spoto 2001, p. 277.</ref><ref>Riese & Hitchens 1988, pp. 338–440.</ref>