Konkero de Meksiko: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
La '''Konkero de Meksiko''' ĉefe referencas al submetado de la [[Azteka imperio|Ŝtato Meksika]] aŭ [[Aztekoj|Azteka]], atingita de [[Hernán Cortés]] je la nomo de la reĝo [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 1-a de Hispanio]] kaj favore al la [[Hispana Imperio]] inter 1519 kaj [[1521]]. Finfine la 13an de aŭgusto de 1521 la urbo [[Meksikurbo|Meksiko]] falis en povo de la hispanaj ''[[konkistadoro]]j'', post du jaroj de ardaj klopodoj, militaj, politikaj kaj konspiraj, en kiuj partoprenis, kun la hispanoj, ankaŭ indiĝenaj popoloj deantaŭe subpremitaj kaj vasaligitaj de la meksikoj, en intenco ribela — profite de la alianco kun la ĵus alvenintoj — for de la truditaj vivkondiĉoj en kiuj ili vivis. Tiu fakto markis la komencon de la hispana koloniigo kaj de la sekva nasko de la mestiza lando [[Meksiko]].
 
Kiam alvenis la hispanoj, en 1519, la meksika imperio estis tre juna kaj multaj el la subpremataj popoloj ankoraŭ konservis la memoron pri sia sendependa vivo; krome, anstataŭ konsideri Motekuhzoman kiel sian reganton, ili lin timis kaj malamis. Tiel, la vasalaj popoloj ne vidis en la hispanoj konkerantojn, sed liberigantojn. Alia grava faktoro estis, ke [[Motekuhzoma]] mem kredis, ke la alveno de la hispanoj estis la plenumo de antikva tolteka profetaĵo, kiu diris, ke la dio [[Kecalkoatlo]] iam revenos el oriento. Tial, almenaŭ en la komenco, la meksikoj praktike ne rezistis la avancon de la hispanoj, sub la komando de [[Hernán Cortés]]. La hispanaj trupoj, aliancitaj kun la popoloj rivalaj de la meksikoj, sieĝis Tenoĉtitlanon[[Tenoĉtitlano]]n, kiu finfine falis la 13an de aŭgusto de [[1521]].
 
[[Dosiero:Cortés Ruta Cuba-Tenochtitlan.png|eta|Ekspedicio de Hernán Cortés el Kubo al Tenoĉtitlano.]]
180 507

redaktoj