Konkero de Meksiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
La militan konkeron sekvis la spirita. En 1523 alvenis en Meksikon la unuaj misiistoj por [[kristanismo|kristanigi]] la indianojn, ĉefe la junajn, kun la ideo prepari ilin por la sacerdota laboro. Sed jarojn poste estis forĵetita la eblo, ke la indianoj atingu ekleziajn gradojn kaj ankaŭ estis abandonitaj la klopodoj studi kaj konservi ties lingvojn. Tiel komenciĝis la malaperado de la antikvaj kulturoj.
 
La ĉefaj fontoj de informoj pri la kampanjoj de Cortés kaj de liaj kapitanoj estas la kronikoj nome ''crónicas de Indias'' verkitaj en la 16a jarcento mem, el kiuj elstaras la ''[[Historia verdadera de la conquista de la Nueva España]]'' de [[Bernal Díaz del Castillo]], kiu mem partoprenis en la militkampanjoj, la ''Cartas de relación'' de Hernán Cortés al la reĝo [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo]], kaj la verko de Francisco López de Gómara, konata kiel ''Historia general de las Indias'', kiu neniam estis sur la kontinento amerika sed konis Cortés kaj dokumentiĝis el la rakontoj de la soldatoj kiuj partoprenis en la konkero.
 
{{redaktata}}