Naŭatla lingvo: Malsamoj inter versioj

36 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (Vidu ankaŭ)
La '''naŭatla lingvo''' aŭ '''navatla lingvo''' (propralingve ''nāhuatlahtōlli, māsēwallahtōlli,'' aŭ ''mēxihcatlahtōlli'' kaj [[Hispana lingvo|hispanlingve]] ''náhuatl'' aŭ ''mexicano''<ref>laŭ la [[GDEE|Granda Vortaro Hispana-Esperanta]]</ref>) estas [[Aztekoj|Azteka]] lingvo de la [[Jut-azteka lingvaro|jut-azteka]] familio, parolata precipe en centra [[Meksiko]], specife en la federacieroj ''[[Puebla (ŝtato)|Puebla]]'', ''[[Veracruz (ŝtato)|Veracruz]]'', ''[[Hidalgo (ŝtato)|Hidalgo]]'' kaj ''[[Guerrero (ŝtato)|Guerrero]]''. Laŭ [[Ethnologue]], estis 1 376 898 parolantoj en [[1980]]. Ĝi estas la plej parolata indiana lingvo en Meksiko. La naŭatla havas plurajn dialektojn.
 
La jam ne parolata [[klasika naŭatla lingvo|klasika naŭatla]] estis la lingvo de la [[aztekoj]] kaj pli precize de la [[naŭatloj]]. La azteka skribosistemo ne spegulis la parolan lingvon kiel [[alfabeto]]j. Post la [[Hispanio|hispana]] konkero, parto el la naŭatla lingva tradicio estis kompilita en libroj per latina alfabeto. Hodiaŭ restas ŝtonaj skribaĵoj, kiuj ne facile legeblas. La [[Katolika eklezio]] predikis per naŭatlo al [[indianoj]] eĉ en landoj, kie ĝi ne estis parolata antaŭ kristanigo.
 
Preskaŭ ĉiu parolanto lernas la naŭatlan hejme kaj scias la hispanan. Ĝenerale, parolantoj estas malriĉaj kaj ne ricevas norman edukadon. Tamen, danke al pliiĝanta aprezo por indianaj lingvoj kaj kulturoj, iu ajn nun povas studi la naŭatlan ĉe pluraj lernejoj en Meksiko.
208 200

redaktoj