Anger-muzeo (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[FileDosiero:Angermuseum Erfurt2.JPG|thumbeta|300px|La muzeo en 2009.]]
La '''Anger-muzeo''' (germane: ''Angermuseum'') estas unu el la multnombraj muzeoj en [[Erfurto]] (Anger 18).
 
== Historio de la domo ==
Linio 7 ⟶ 8:
 
== Priskribo ==
La konstruaĵa fasado estas subdividita per pilastroj kaj per plastikaĵoj riĉe ornamita. En la frontono videblas statuo de la protektanta patrono de la urbo (Sankta Marteno) kaj kvar skulptaĵoj kun la personigitaj virtoj Justitia (justeco), Caritas (bonfaremo), Prudentia (prudenco), Vigilantia (gardemo). Faris ilin [[Gottfried Gröninger]]. Ĝis hodiaŭ konserviĝas en la teretaĝo la halo por la registrado de la vartransportiloj.
 
== Uzo kiel muzeo ==
Ekde junio 1886 la konstruaĵo utiliĝis kiel muzeo por arto mezepoka. Ĝin daŭre kunsubtenis kaj kunsubtenas la societoj ''Erfurter Museumsfreunde e.V.'' kaj ''Verein für Kunst und Kunstgewerbe''.
 
La pinakoteko pliriĉiĝis per la postlasaĵoj de [[Friedrich von Nerly]]. En 1912 estris la muzeon Edwin Redslob, poste Walter Kaesbach. Sub Herbert Kunze (1925-37) la muzeon havis veran ekfloron. Ĝis la potencakiro de la [[nazioj]] la muzeo estis tre malfermita por moderna arto.
 
== Artaĵoj ==
Multaj gravaj artaĵoj (bildoj, fajencoj) troviĝas en la pinakoteko, de la mezepoko ĝis la [[Modernismo|Klasika modernismo]] kun la ''Heckel-ĉambro''.
 
Bildoj de la sekvontaj artistoj (i.a.) konserviĝas surloke:
[[Johann Samuel Beck]], [[Joseph Anton Koch]], [[Caspar David Friedrich]], [[Carl Blechen]], [[Friedrich von Nerly]], [[Carl Rottmann]], [[Anselm Feuerbach]], [[Carl Schuch]], [[Andreas Achenbach]], [[August Wilhelm Ferdinand Schirmer]], [[Friedrich Preller]] kaj [[Carl Spitzweg]].
 
Aliaj fokusoj koncentriĝas sur la [[Weimar|Vajmaran]] pentristan skolon (''Weimarer Malerschule'') kaj la [[modernismo]]n.
 
[[Erich Heckel]] pentris inter 1922-24 en volbita ĉambro teretaĝe la vivoperiodojn de la inojviroj kaj de la malinojvirinoj (''Lebensstufen''). Videblas figuroj el la amika rondaro ĉirkaŭ [[Stefan George]]. Ili taksiĝas esti la plej grava [[ekspresionismo|ekspresionisma]] vandbildciklo de Germanio. La muzea direktoro Walter Kaesbach, amiko de Heckel, instigis la verkon kaj la erfurta mecenato [[Alfred Hess]] donis monon.
 
En la artmetia kolektaro montriĝas fajencaĵoj, vitraĵoj, porcelanaĵoj, mebloj kaj samtempaj juveloj. En la 6-a de septembro 2004 transdonis al la muzeo la vidvino de la erfurta grafikisto, instruisto kaj kolektisto Rudolf Franke donace kolekton da ĉ. 14.000 folioj (verkoj i.a. de Picasso, Chagall kaj Heckel, Dix kaj Kirchner).
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 33 ⟶ 34:
* [http://www.angermuseum.de/ Muzea hejmpaĝo.]
* [http://www.erfurt-web.de/Angermuseum_Erfurt_Expressionismus La muzeo kiel centro de ekspresionismo.]
* [https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wp/grc/Μουσεῖον_Ἄγκερ Informoj primuzeaj en la malnovgreka]
 
[[Kategorio:Muzeoj en Erfurto]]