Platbeka anaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 40:
 
== Aspekto ==
[[Dosiero:Mallard speculum.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Brila blu-nigra-blanka [[speguleto]] de masklo]]
La Platbeka anaso estas 50 – 65 cm longa (el kio la korpo estas ĉirkaŭ du trionoj), havas enverguron de 81 – 98 cm,<ref name=BWP505>Cramp 1977, p. 505.</ref> kaj pezas 0.72 – 1.58 kg.<ref>[http://www.allaboutbirds.org/guide/mallard/lifehistory] (2011).</ref><ref name = "CRC">''CRC Handbook of Avian Body Masses'' de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.</ref>
 
La Platbeka anaso estas tipa anaso. InojAmbaŭ kaj malinojseksoj estas tute malsimilaj pro [[seksa duformeco]]. Virbirdo reproduktanta estas nekonfuzebla, havas brilegan botelverdan kapon, brunan bruston, grizan korpon kaj nigran voston. La beko estas flavoranĝeca (povas enhavi ankaŭ iome da ruĝo) kun nigra pinto (diference el la nigroranĝeca beko ĉe inoj). Li havas blankan kolumon kiu separas la kapon el la purpurnuanca malhelbruna brusto, grizbrunecajn flugilojn, kaj palgrizan ventron. La malhela vosto havas blankajn bordojn.<ref name=BWP506/>
 
Tamen inoj estas helbrune makulecaj, kiel plej parto de inoj de plaŭdanasoj, kaj apenaŭ havas koloran markon. Ŝi havas sablokolorajn vangon, superokulon, gorĝareon kaj kolon kun pli malhela krono kaj okulstrio.<ref name=BWP506>Cramp 1977, p. 506.</ref>
Linio 62:
Temas pri bruema specio, el kiu la masklo havas nazecan alvokon, kaj altatonan fajfon, dum la ino havas pli profundan kvakadon plej konata kaj stereotipe asocia kun anasoj.<ref>Rogers (2001)</ref><ref name=BWP507/>
 
La Platbeka anaso estas rara ekzemplo kaj de la [[Regulo de Allen]] kaj de la [[Regulo de Bergmann]] ĉe birdoj.
 
La Regulo de Bergmann, kiu asertas, ke la polusaj formoj tendencas esti pli grandaj ol la rilataj el pli varmaj klimatoj, havas nombrajn ekzemplojn ĉe birdoj.
 
La Regulo de Allen asertas, ke membroj kiaj oreloj tendencas esti pli malgrandaj ĉe polusaj formoj por malgrandigi la varmoperdon, kaj pli grandaj ĉe tropikaj kaj dezertaj ekvivalentoj por faciligi la varmodisigon, kaj ke la polusaj taksonoj estas pli fortikaj ĝenerale. Ekzemploj de tiu regulo ĉe birdoj estas raraj, ĉar ili ne havas eksterajn orelojn. Tamen, la beko de anasoj estas tre provizita el sangaj kondukiloj kaj suferas malvarmegon.
Linio 79:
 
== Kutimaro ==
La Platbeka anaso povas esti [[migranta birdo]] aŭ [[nemigranta birdo]], depende el la klimato.
=== Manĝo ===
La Platbeka anaso estas [[ĉiomanĝanta]] kaj tre adapta je sia manĝelekto. Ties dieto povas varii baze sur kelkaj faktoroj, inklude la momento de la reprodukta ciklo, mallongaj variadoj en la manĝodisponeblo, kvanto de [[nutraĵo]], kaj [[interspecia konkurenco|inter]]- kaj [[intraspecia konkurenco]].<ref>{{cite book|last=Krapu|first=Gary L.|title=Ecology and management of breeding waterfowl|year=1992|publisher=University of Minnesota Press|location=Minneapolis|isbn=0816620016|first2=Kenneth J.|last2=Reinecke|editor=Bruce D. J. Batt|page=10|chapter=Foraging Ecology and Nutrition}}</ref> La majoritato de la dieto de la Platbeka anaso ŝajne estas formata el [[gastropodo]]j, [[senvertebrulo]]j (inklude [[skarabo]]jn, [[muŝo]]jn, [[lepidoptero]]jn, [[libelo]]jn, kaj [[triĥoptero]]jn), [[krustulo]]j, [[Oligoĥetoj|tervermoj]], multa vario de semoj kaj plantomaterialo, kaj radikoj kaj [[tubero]]j. Dum la [[reprodukta sezono]], oni registris, ke maskloj estis manĝintaj 37.6% de animala materialo kaj 62.4% de plantomaterialo, ĉefe de “Echinochloa crus-galli”, kaj nereproduktantaj inoj estis manĝintaj 37.0% de animala materialo kaj 63.0% de plantomaterialo, dum la reproduktantaj inoj estis manĝintaj 71.9% de animala materialo kaj nur 28.1% de plantomaterialo.<ref>{{cite journal|last=Swanson|first=George A.|coauthors=Mavis I. Meyer, Vyto A. Adomaitis|title=Foods Consumed by Breeding Mallards on Wetlands of South-Central North Dakota|journal=The Journal of Wildlife Management|year=1985|volume=49|issue=1}}</ref> Plantoj ĝenerale formas plej grandan parton de la birda dieto, ĉefe dum la aŭtuna migrado kaj vintre.<ref>{{cite journal|last=Gruenhagen|first=Ned M.|coauthors=Leigh H. Fredrickson|title=Food Use by Migratory Female Mallards in Northwest Missouri|journal=The Journal of Wildlife Management|year=1990|volume=54|issue=4}}</ref><ref>{{cite journal|last=Combs|first=Daniel L.|coauthors=Leigh H. Fredrickson|title=Foods Used by Male Mallards Wintering in Southeastern Missouri|journal=The Journal of Wildlife Management|year=1996|volume=60|issue=3|publisher=Allen Press}}</ref>
Linio 90:
La Platbekaj anasoj kutime formas parojn (en oktobro kaj novembro) nur ĝis kiam la ino ovodemetas komence de la [[reprodukta sezono]] kiu estas ĉirkaŭ la komenco de la printempo (komenca marto al malfrua majo), kiam ŝi estas abandonata de la masklo kiu kuniĝas kun aliaj maskloj por atendi la plumoŝanĝan periodon kiu komencas en junio. Dum la mallonga tempo antaŭ tio, tamen, la maskloj estas ankoraŭ seksopovaj kaj kelkaj el ili ĉu restas disponebla por certigi anstataŭan ovodemetadon (por ino de Platbeka anaso kiu perdis aŭ abandonis sian antaŭan ovaron) aŭ perforte pariĝas kun inoj de diferenca specio kiu aspektas izola aŭ neligita.
 
La nestoperiodo povas estis premiga por la ino; ĉar ŝi demetas pli da duono de sia korpopezo en ovoj kaj postulas multan ripozon kaj areon por manĝo kaj vagadeti, kiu estu sekura el predantoj. Dum serĉo de taŭga nestoloko, la inaj preferoj estas areoj kiuj estas bone kaŝitaj, neatingeblaj al grundopredantoj, aŭ havas malmultajn predantojn proksime. Tio povas inkludi urbajn areojn kiuj havas ĝardenojn, fermitajn kortojn, kaj eĉ florpotojn ĉe fenestroj el kie anasidoj povu eliri sekure sen homa interveno.
 
[[Dosiero:Female Mallard and ducklings in Golden Gate Park.jpg|thumb|Ino naĝanta kun anasidoj aĝaj malpli da unu semajno.]]
Linio 100:
 
[[Dosiero:Mallard-ducklings.jpg|thumb|left|250px|Anasidoj]]
La Platbekaj anasoj estas oportunece celataj de [[nestoparazito]]j, foje post kiam ovodemetis en ties nestoj [[Ruĝkapa amerikanaso]], [[Jamajka anaso]], [[Malgranda rokanaso]], Knaranaso, [[Kuleranaso]], [[Pintvostanaso]], [[Cinamokapa anaso]], [[Orokula klangulo]] aŭ aliaj Platbekaj anasoj. Tiuj ovoj estas ĝenerale akceptataj kiam ili similas al la ovoj de la gastiganta Platbeka anaso, kvankam la ino povas klopodi forpeli ilin aŭ eĉ abandoni la neston se okazas parazitismo dum la ovodemetado.<ref name="BNA">{{cite web|last=Drilling|first=Nancy|first2 = Roger | last2 = Titman | first3 = Frank| last3 = Mckinney| editor-first = A | editor-last = Poole|title=Mallard (''Anas platyrhynchos'')|url=http://bna.birds.cornell.edu/bna/species/658|work=The Birds of North America Online|publisher=Cornell Lab of Ornithology|accessdate=1 February 2011|location=Ithica|doi=10.2173/bna.658|year=2002}}</ref>
 
Platbekaj anasoj de ĉiuj aĝoj (sed ĉefe junuloj) kaj en ĉiuj ajn lokoj povas devi defendi sin kontraŭ ampleksan diversecon de predantoj inklude [[rabobirdo]]jn, [[Musteledoj]]n, [[Korvedoj]]n, [[serpento]]jn, [[lavurso]]jn, [[Didelfedoj]]n, [[mefito]]jn, [[testudo]]jn, grandajn [[fiŝo]]jn kaj [[Felisedoj]]n kaj [[Kanisedoj]]n, inklude hejmigitajn.<ref>[http://www.fs.fed.us/database/feis/animals/bird/anpl/all.html] (2011).</ref> La plej komunaj naturaj predantoj de plenkreskuloj de Platbekaj anasoj estas la [[Ruĝa vulpo]] kaj la [[Akcipitro]]j, kvankam ambaŭ mortigas multajn malpli ol homaj ĉasistoj.<ref>[http://www.npwrc.usgs.gov/resource/mammals/sexratio/revised.htm] (2011).</ref><ref>[http://animals.jrank.org/pages/539/Ducks-Geese-Swans-Anatidae-MALLARD-Anas-platyrhynchos-SPECIES-ACCOUNTS.html] (2011).</ref>
 
== Konservado ==
[[Dosiero:Anas platyrhynchos oustaleti last male.jpg|thumb|left|La lasta masklo de [[Mariana anaso]]]]
La liberigo de [[Sovaĝiĝo|sovaĝiĝintaj]] Platbekaj anasoj en areoj kie ili ne estas indiĝenaj foje kreas problemojn tra krucreproduktado kun indiĝenaj [[akvobirdo]]j. Tiuj [[Birdomigrado|nemigrantaj]] Platbekaj anasoj krucreproduktiĝas kun indiĝenaj anasoj de lokaj loĝantaroj de tre proksime parencaj specioj tra [[genetika poluo]] por produktado de fekundaj idoj. Kompleta [[Hibrido (biologio)|hibridiĝo]] da diversaj specioj de genprovizoj el anasoj povis gvidi al la formorto de multaj indiĝenaj akvobirdoj. La natura Platbeka anaso mem estas la prapatro de la plej multaj birdoj de [[Hejma anaso]] kaj en ĝia kompreneble evoluita natura genprovizo iĝas genetike poluita siavice kaj de la populacioj de hejmigitaj kaj de naturaj.<ref>[http://myfwc.com/duck/mottled/theproblem.htm Mottled Ducks : The Problem : Hybridization; Florida Fish and Wildlife Conservation Commission, MyFWC.com]</ref><ref>[http://www.fws.gov/southeast/news/2002/Mallards/ Environmental assessment for control of free-ranging resident Mallards in Florida, May 2002, Contact: Frank Bowers, U.S. Fish and Wildlife Service]</ref><ref name="krugerpark.co.za">[http://www.krugerpark.co.za/krugerpark-times-3-6-bird-threat-22588.html Invasive Alien Bird Species Pose A Threat, Kruger National Park, Siyabona Africa Travel (Pty) Ltd – South Africa Safari Travel Specialist]</ref>
 
[[Dosiero:Male mallard - natures pics.jpg|thumb|Masklo dumfluge, montrante la ĉefajn karakterojn en beko, kapo, kolo, brusto, vosto kaj ĉefe speguleto]]
Tiu [[Holarktiso|holarktisa]] anaso estas konsiderata [[invada specio]] en Nov-Zelando. Tie, kaj aliloke, tiuj anasoj disvastiĝas kun kreskanta [[urbanizado]] kaj hibridiĝas kun lokaj parencoj.<ref>Rhymer & Simberloff (1996)</ref> Dum tempo, kontinuumo de hibridoj variantaj inter preskaŭ tipaj ekzemploj de ambaŭ specioj evoluiĝis; la procezo de [[speciigo]] komencis inversigi sin.<ref name = rhymer2006>Rhymer (2006)</ref> Tio kreis [[Konservobiologio|konservadan]] zorgon por parencoj de la Platbeka anaso, kiaj ekzemple la [[Havaja anaso]],<ref>Griffin ''et al.'' (1989), Rhymer & Simberloff (1996)</ref> la subspecio ''A. s. superciliosa'' de la [[Pacifika brovanaso]],<ref>Gillespie (1985), Rhymer ''et al.'' (1994), Rhymer & Simberloff (1996), Williams & Basse (2006).</ref> la [[Oranĝkrura anaso]],<ref>Johnsgard (1967), Avise ''et al.'' (1990), Rhymer & Simberloff (1996), Mank ''et al.'' (2004).</ref> la [[Makulanaso]],<ref>Mazourek & Gray (1994), Rhymer & Simberloff (1996), McCracken ''et al.'' (2001).</ref> la [[Melera anaso]],<ref>Young & Rhymer (1998)</ref> la [[Flavbeka anaso]],<ref name = rhymer2006 /> kaj la [[Meksika anaso]],<ref>Rhymer & Simberloff (1996), McCracken ''et al.'' (2001)</ref> en ĉi-lasta kazo eĉ kondukanta al disputo ĉu tiuj birdoj devus esti konsideritaj specio<ref>Vidu AOU (1983)</ref> (kaj tiel rajtigitaj al pli da konservadesplorado kaj financado) aŭ inkluditaj en la Platbeka anaso.
 
La facila disponeblo de Platbekaj anasoj, anasidoj de Platbeka anaso kaj fekundaj ovoj de Platbeka anaso por publika vendo kaj privata posedo, ĉu kiel [[kortobirdo]] ĉu kiel maskoto, estas nune laŭleĝa en [[Usono]] escepte ĉe la subŝtato de [[Florido]] kiu ĵus malpermesis la hejman posedon de Platbekaj anasoj. Tio intencas eviti hibridiĝon kun la indiĝena [[Makulanaso]].<ref>{{cite web|title=Mallard Possession Rule|url=http://myfwc.com/wildlifehabitats/Duck_Mallard_rule.htm|publisher=Florida Fish and Wildlife Conservation Commission|accessdate=11 January 2011}}</ref>
Linio 119:
La orienta aŭ ĉina [[Punktobeka anaso]] estas nuntempe introgresanta en la populacioj de Platbeka anaso de la [[Ĉemara regiono]], eble pro [[Habitato (ekologio)|habitato]]ŝanĝoj pro [[monda varmiĝo]].<ref>Kulikova ''et al.'' (2004)</ref> La [[Mariana anaso]] estis [[alopatria]] populacio de [[loĝantaj birdoj]] — laŭ plej konsideroj bona specio — ŝajne dekomence devena el hibridoj de Platbeka anaso kun [[Pacifika brovanaso]];<ref>Yamashina (1948)</ref> bedaŭrinde, ĝi formortis en la [[1980-aj jaroj]]. Krome, sovaĝaj bredanasoj krucreproduktiĝintaj kun Platbekaj anasoj kondukis al grandecopliiĝo - precipe en viranasoj - en la plej multaj Platbekaj anasoj en urbaj areoj. Seksperfortaj flugoj inter normal-grandaj inoj kaj tiaj pli fortaj maskloj verŝajne finiĝos kun la ino dronita per la kombina pezo de maskloj.
 
[[Dosiero:Anas platyrhynchos -Boston Harbor, Massachusetts, USA- parent and chicks-8.ogv|right|thumb|Anasidoj sekvantaj patrinon en [[Boston Harbor]], Usono]]
 
La [[Lajsana anaso]] estas insula parenco de la Platbeka anaso kun tre malgranda kaj nestabila populacio. Platbekaj anasoj foje alvenas sur ĝian insulan hejmon dum migrado, kaj povas esti restintaj kaj hibridiĝintaj kun la Lajsanaj anasoj tiel longe kiel tiuj specioj ekzistas. Sed tiuj hibridoj estas malpli bone adaptitaj al la strangaj ekologiaj kondiĉoj de [[Lajsano]] ol la lokaj anasoj, kaj tiel havas pli malaltan taŭgecon, kaj krome, ekzistis - krom mallonga tempo en la frua 20-a jarcento kiam la Lajsana anaso estis preskaŭ formortinta - ĉiam multaj pliaj Lajsanaj anasoj ol vagantaj Platbekaj anasoj. Tiel, en tiu kazo, la hibridaj stirpoj rapide malsukcesus.
 
En la kazoj menciitaj supre, aliflanke, ekologiaj ŝanĝoj kaj ĉasado kondukis al malkresko de lokaj specioj; ekzemple, la populacio de Novzelanda griza anaso malkreskis draste pro troa ĉasado en la mezo de la [[20-a jarcento]].<ref>Williams & Basse 2006</ref> Ĉe la Havaja anaso, ŝajne tiuj hibridaj idoj estas malpli bone adaptitaj al indiĝena vivejo kaj utiligi ilin en reenkondukaj projektoj faras tion malpli ol sukcesa.<ref>Rhymer & Simberloff (1996), vidu ankaŭ Kirby ''et al.'' (2004)</ref> En konkludo, la kriteria punkto sub la problemoj de Platbekaj anasoj "hibridigantaj" parencojn estas delonge malpli sekvo de disvastigo de Platbekaj anasoj, ol la problemo de malkresko de lokaj anasoj; [[alopatria speciiĝo]] kaj izolanta konduto produktis la diversecon de hodiaŭ de Platbeka anas-similaj anasoj malgraŭ la fakto ke en plej, se ne en ĉiu, el tiuj populacioj, hibridiĝo verŝajne okazis je ioma amplekso.