Naŭatloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e eta korekto
Linio 1:
La ''nahuas'' aŭ '''naŭatloj''' estas grupo de indiĝenaj popoloj de [[Mezameriko]], al kiu apartenas la meksikoj kaj aliaj popoloj antikvojantikvaj de la [[Valo de Anahŭak]] kiu havis komune la [[Naŭatla lingvo|naŭatlan lingvon]]. La terminoj ''meksikano'', ''meksika'' aŭ ''meĥikano'' estas memnomigo posta al la fondo de Meksiko, same kiel ''meksikanero'' (en la ŝtato [[Durango]]). Ties ĉefa ligilo estis ilia lingvo, nome ''naŭatla'' aŭ ''meksika'' (en la sudo de [[Mezameriko]]) aŭ ''nahuat'' (en kelkaj marbordaj regionoj), krom grandaj similecoj en [[religio]] kaj [[mondorigardo]].
 
==Priskribo==
Estas naŭatloj la antaŭhispanaj popoloj de [[Tlakskalanoj|Tlakskalo]], [[Chalco|Ĉalko]], Colulo kaj Akolhuakano. La meksikoj elstaras pro la fondo de [[Tenoĉtitlano]], en [[1325]], kaj pro sia influo super aliaj popoloj de la regiono, en kio aktuale estas la ŝtatoj [[Guerrero]], [[Hidalgo (subŝtato)|Hidalgo]], [[Estado de México|Meksiko]], [[Morelos]], [[Miĉoakano]] kaj [[Puebla]]; same kiel malgrandaj partoj de [[Oaxaca]], [[San Luis Potosí]], [[Verakruco]] kaj [[Tabasko]].
 
La naŭatloj alvenis al la centro de Meksiko, kaj tiele al teroj kiuj poste formos parton de la moderna ŝtato Meksiko, post la ĉiĉimekoj kaj konstituis, kiel notis Clavijero, “... sep tribojn de unu sama nacio... nome la Ksoĉimilkoj, Ĉalkoj, Tepanekoj, Akolhuoj, Tlahuikoj, [[Tlakskalanoj]] kaj [[Aztekoj]] (Meksikoj)<ref>Cecilio Agustín Robelo (1905). Biblioteca Porrúa. Imprenta del Museo Nacional de Arqueología, Historia y Etnología. ed (en Español). Diccionario de Mitología Nahua. México. pp. 851. ISBN 978-9684327955.</ref>”. Ili konstruis enormajn ekonomian, administran kaj militan povojn en la tuta [[valo de Meksiko]] kiu daŭris ĝis la alveno de la hispanaj konkerantoj, kiuj trudis al la indianaj popoloj novan formojn de vivo kaj organizado de la socio, bazita sur la espluatadoekspluatado de la homaj kaj naturaj resursoj, karakteraj de la koloniado.
 
En la momento de la [[Konkero de Ameriko]] fare de la hispana krono, la naŭatloj estis etendiĝintaetendiĝintaj al [[Centrameriko]] kaj ili disponis el gravaj setlejoj ĉe la deklivaro al la Pacifiko de [[Nikaragvo]], en la nordokcidenta pinto ([[Tezoatega]]), kaj en la istmo de [[Departamento de Rivas|Rivas]] borde de la [[Granda Lago de Nikaragvo|Granda Lago de Nikaragvo aŭ Kocibolka]]. Krome, estis komunumoj de naŭatloj ĉe la elfluejo de la [[rivero San Juan (Nikaragvo)|rivero Sankta Johano]], same kiel en la regiono de [[Bagaces]] ([[Kostariko]]) kaj en la baseno de la [[Sixaola]], en la landlima regiono inter Kostariko kaj [[Panamo]].
 
La naŭatloj ricevis diversajn nomojn laŭ la loĝata regiono: