''[[Mirza Yahya|''Mírzá Yaḥyá Núrí'']]'' (la duon-frato de ''Bahá'u'lláh''), kiu titoliĝis kiel [[Subh-i-Azal|''Ṣubḥ-i Azal'']] (t.e. "Mateno de Eterneco"), pretendis esti la rajtoplena kompletiganto de la ''Bayán'' en sia apologio, ''Ha<u>sh</u>t-Bihi<u>sh</u>t'' kaj la notoj de siaj intervuoj kun E.G. [[Edward Granville Browne|Browne]]. Li estis la nomita reganto de la babanoj post la [[Ekzekuto_de_Bab|morto de ''Báb'']], sed laŭ bahaanoj li malsukcesis agnoski "Tiun, Kiun Dio malkaŝos" anoncitan de ''Báb'' (''man yuẓhiruhu'lláh'', arabe: من یظهر الله , perse: مظهر کلّیه الهی ), kaj tiamaniere nuligis sian postenon. ''Báb'' mem skribis, ke li devos agnoski la "Promesiton" kiam Li alvenus, aŭ li perdiĝos.
''Ṣubḥ-i Azal'' verkis la ''Motammem Al-Bayán'' kiu kompletigas la Bajanon ĝis la 11a unuo, por egaligi ĝin al la araba Bajano.