Triopa Alianco (Meksiko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Codex Osuna Triple Alliance.JPG|thumb|400px|Bilda reprezento de la Triopa Alianco en la ''Kodekso Osuna'' (1565?). En la centro Meksiko kaj dekstre [[Takubo]].]]
Estas aliaj triopaj aliancoj en apartigilo [[Triopa Alianco]].
 
La '''Triopa Alianco''' (aŭ ''Ēxcān Tlahtōlōyān'' en ĉana lingvo,<ref> ēy(i)+kān tlahtō+lō+yān (3+loko paroli+pasiva+loko.kutima) '[la] tri lokoj en kiuj oni parolas'</ref> konata ankaŭ kiel ''Hueytlahtocayotl Icniuhyotl'' aŭ ''In yetetl tzontecomatl in altepetl''<ref> Alfredo López Austin, María del Carmen Herrera Meza y Rodrigo Martínez Baracs. «El nombre de la Triple Alianza». [http://www.mesoweb.com/about/articles/Triple.pdf] Konsultita la 6an de Julio 2017.</ref>) estis la lasta konfederacio de indiĝenaj [[ŝtato]]j situaj en la [[valo de Meksiko]], dum la postklasika periodo de [[Mezameriko]], formita de [[Meksiko-Tenoĉtitlano]], de etno de [[naŭatloj]], [[Tetzkoko]] (alternative skribita kiel [[Tekskoko]]) de akolhua etno kaj [[Tlakopano]] de otomia etno,<ref> Kvankam dekomence ili estis diferencaj ĉe la momento de la konkero fare de la hispanoj en la majoritato de popoloj jam hegemoniis la [[naŭatla lingvo]], ĉar ĝi estis iĝinta [[lingva-frankao]] antaŭ paro da jarcentoj. Same oni scias ke tiuj samaj popoloj havis multetnan kaj multlingvan komponon.</ref> post la malvenko de Azkapotzalko fare de tiuj tri senjorlandoj en 1427. Tiu politika alianco havis rezultojn en la impostado, la justico kaj la militkampanjoj. La ekzisto de aliancoj tiutipaj en Mezameriko ne limiĝas al la meksika altebenaĵo, ĉar estas konata ke ankaŭ aliaj etnoj kunformis ilin, kiaj la taraskoj kun Tzintzuntzán-Ihuatzio-Pátzcuaro, la [[majaoj]] kun [[Uxmal]]-[[Chichén Itzá]]-[[Mayapan]] (Ligo de Majapano) aŭ la [[miŝtekoj]] kun Tilantongo-Teozacoalco-Zaachila.