Armand Jean du Plessis de Richelieu: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
== Biografio kaj kunteksto ==
 
[[Dosiero:Kardinaal_de_Richelieu.jpg|thumb|right|240px|''Triobla portreto de la Kardinalo Richelieu'' de [[Philippe de Champaigne]][[]], Londono, [[National Gallery]].]]
''Armand Jean du Plessis'' naskiĝis kiel filo de mezklasa familio en Parizo en 1585, meze de la epoko de la nomitaj religiaj militoj, Nome la reĝado de [[Henriko la 3-a (Francio)|Henriko la 3-a]] ne sukcesis regi la regnon, dividita inter la protestantoj de Enriko de Navaro kaj la katolikoj de Henriko de Gizo. Samjare kun la nasko de Armand Jean du Plessis, Henriko la 3-a aprobis la proklamon de Nemours per kiu nuligis la reĝajn rajtojn heredajn de Henriko de Navaro, ĉar estis protestanta kaj estro de ties partio. Tiam ekis la milito nomita de la tri Henrikoj, kiu finis pro morto de Henriko de Gizo kaj reamikiĝo de la reĝo kun Henriko de Navaro aprile de 1589, malmulte antaŭ la murdo de la reĝo aŭguste samjare. Ties entroniĝo estis komplika ĉar granda parto de la nobelaro ne akceptis protestantan reĝon aliancano de Anglio; tamen en 1593 la reĝo ŝajnige almenaŭ konvertiĝis al [[katolikismo]]. Venis epoko de repaciĝo kaj en 1598 la reĝo proklamis la edikton de [[Nantes]], per kiu oni permesis liberon al protestantoj.<ref>Por la tuta ĉapitro María de los Ángeles Pérez Samper, ''Richelieu, la pasión por el poder'', Historia y vida, Barcelono, novembro de 2001, paĝo 84-85 kaj por la ĉapitro paĝoj 82-91. </ref> La administra regado estis fidita al ministro Sully. La reĝo [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] estis edzo de Margarita de Valois, fratino de Henriko la 3-a kaj reĝino Margot de Navaro, sed ili estis separiĝintaj. Por sekurigi la sukcedon la reĝo nuligis tiun geedzecon kaj edziĝis al [[Maria de Mediĉo]], kiu naskis heredonton, Ludoviko, kaj aliajn filojn.