Bjelovar: Malsamoj inter versioj

13 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
e
La unua skriba mencio pri la loko devenis el [[1413]]. Dum la historio ĝi longe estis negrava komunumo. Dum regado de [[Maria Tereza]] ĝi iĝis centro de milita gardozono kaj en [[1772]] [[kampurbo]]. La loko komencis prosperi kaj iĝis departementejo (de [[1886]]) de [[Belovár-Kőrös]]. En [[1756]] nova [[fortikaĵo]] konstruiĝis, en [[1874]] la urbo meritis la rangon ''libera reĝa urbo''. Fine de la [[19-a jarcento]] la [[fervojo]] atingis la urbon. En [[1910]] loĝis tie 7 231 da [[homo]]j, (5 270 [[kroatoj]], 839 [[serboj]], 333 [[hungaroj]], 316 [[ĉeĥoj]] kaj 316 [[germanoj]]). Ĝis [[Traktato de Trianon]] la urbo apartenis al [[Habsburga Imperio]], al [[Hungara reĝlando]], al [[departemento]] de [[Belovár-Kőrös]], kie departementejo kaj distriktejo estis, poste al [[Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj]], ekde [[1929]] al [[Jugoslavio]], fine ekde [[1991]] al Kroatio. Nuntempe la urbo estas ankaŭ industria centro.
 
== Bjelovar kaj Esperanto ==
Laŭ Enciklopedio de Esperanto, fondiĝis en '''Bjelovar''' [[1906]] la unua Esperanto-grupo en [[Kroatio]]. La urbo kun sia pli vasta regiono estas nekontestebla lulilo de Esperanto en Kroatio. Fran Kolar-Krom fondis la unuan Esperanto-societon en Bjelovar, nur kelkajn monatojn post la Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj en la ĉefurbo Zagrebo. Esperanto en Bjelovar kunvivis kun la urbo kaj la regiono tra la pasinta jarcento. En 1911 Fran Kolar-Krom tradukis la verkon de [[August Šenoa]] ''La trezoro de l' oraĵisto'', kiu estis la unua libroforma Esperanto-traduko el la kroata literaturo. Multaj generacioj de bjelovaraj esperantistoj konstruis sekuran oazon por la Internacia Lingvo, pri kio atestas ankaŭ la plej novaj eventoj.