Henri Paul Vatré: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB
e Baudelaire
Linio 1:
'''Henri VATRÉ''' (naskiĝis en [[1908]]; mortis la [[15-a de decembro|15-an de decembro]] [[1998]] en [[Le Lignon]] apud [[Ĝenevo]]) estis [[svisa esperantisto]].
 
Vatré laboris en 1933-1934 du jarojn en [[Budapeŝto]] ĉe la eldonejo [[Literatura Mondo]]<ref>Vatré, Henri. Du jarojn ĉe Literatura Mondo. En: Iltis-Forumo 3-a jaro 1991, n-ro 2, p.&nbsp;43.</ref>. Inter 1959 kaj 1962 liaj recenzoj, poemoj kaj rememoroj aperadis en [[Nica Literatura Revuo]]; eĉ novelo, ''La kimra biblio'' (kiun [[Kalocsay]] tradukis en la hungaran). Por [[Stafeto]] li kuntradukis (1958) ''La floroj de l' malbono'' de [[Charles Baudelaire|Baudelaire]] kaj verkis, pseŭdonime kiel '''Henri Beaupierre''', la pastiĉaron ''Specimene'' (1962), kies stilparodioj pri kvardeko (!) da Esperanto-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj.
 
Liaj postaj verkoj aperis plejparte ĉe [[Iltis]], i.a. ''[[Neologisma glosaro]]'' (4 eldonoj ekde 1983), tradukoj el la romanoj ''Nokta flugo'' (1983) kaj ''Tero de la homoj'' (1985) de [[Antoine de Saint-Exupéry|Saint-Exupéry]], ''Vort-statistikaj esploroj'' (1986) kaj la poemaro ''Disaj gutoj'' (1989). Por Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]) li redaktis kun [[Reto Rossetti]] duvoluman antologiegon de la Esperanta novelarto, ''[[Trezoro (novelarto)|Trezoro]]'' (1989).