Aŭgusteno de Hipono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 77:
Fine de Aŭgusto de 386,<ref>La historiisto Peter Brown datas la konverton de Aŭgusteno ĉe la fino de Aŭgusto, 386. Brown, Peter. Augustine of Hippo: A Biography. New ed. Berkeley: University of California Press, 2000. p. 64.
</ref> je aĝo de 31, post esti aŭdinta kaj inspirita kaj movita de la historio de la unua legado fare de Ponticiano kaj de liaj amikoj de la vivo de [[Antonio (sankta)|Sankta Antonio de la Dezerto]], Aŭgusteno konvertiĝis al kristanismo. Kiel Aŭgusteno poste diris, lia konverto estis pelita de infanaĝa voĉo kiun li aŭdis kaj kiu diris al li "tenu kaj legu" ({{lang-la|tolle, lege}}), kiun li interpretis kiel dia ordono malfermi la Biblion kaj legi tion unuan kiun li vidos. Aŭgusteno legis el la [[Epistolo al la romanoj|Epistolo de Paŭlo al la romanoj]] – nome la sekcio de la "''Transformo de kredantoj''", konsistanta el ĉapitroj 12a al 15a – kie Paŭl skizas kiel la [[Evangelio]] transformas kredantojn, kaj la rezultan kutimon de kredantoj.
 
Li poste verkis rakonton de sia konverto – lia transformo, kiel Paŭlo priskribis – en siaj ''[[Konfesoj]]'' ({{lang-la|Confessiones}}), kio ekde tiam iĝis klasikaĵo de la kristana teologio kaj ŝlosila teksto en la historio de [[membiografio]]. Tiu verko estas esprimo de danko kaj pentofaro. Kvankam ĝi estis verkita kiel rakonto de lia vivo, la ''Konfesoj'' ankaŭ parolas pri la naturo de tempo, hazardo, libera volo, kaj aliaj gravaj filozofiaj temoj.<ref name="justus.anglican.org">[http://justus.anglican.org/resources/bio/50.html Augustine of Hippo, Bishop and Theologian]. Justus.anglican.org. Alirita en 2015-06-17.</ref>
 
==Ideologia evoluo==