La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
* [[Dan Maxwell]], ''La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin'', eseo pri la kvar ĉefaj iloj por superi lingvobarieron, nome lingvolernado, [[planlingvo]]j, [[tradukado]], kaj [[tradukmaŝino]]j. Oni analizas kiel tio fukcias en la jenaj kampoj kie okazas plej ofte problemoj pro lingvobarieroj, nome en [[turismo]], [[scienco]], [[komerco]], [[migrado]] kaj [[politiko]]. Ĉe lingvolernado oni detektas problemojn pro malfacileco, enorma kvanto de lingo, pezo de leksiko ktp. Ĉe planlingvoj oni analizas ne nur Esperanton sed ankaŭ el [[Volapük]] al la [[Klingona]] aŭ [[Lojban]] kaj [[Glosa]]; tamen temas pri ''nekonata aŭ nekomprenebla solvo por la plej granda parto de la homaro''.<ref>[[Dan Maxwell]], ''La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 96.</ref> Tradukado prezentas la problemon de la tiom multaj tradukistoj necesaj ekzemple en internaciaj organizoj. Perkomputila tradukado ankoraŭ bezonas plibonigon sed montriĝas kiel estonteca grava ilo.
* [[Bengt-Arne Wickström]], ''Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco'', estas kurioza analizo de la rilato inter la lingvaj rajtoj (ĉefe de minoritato kompare al majoritato) kaj justeco. Fakte la aŭtoro eliras el difinoj de tri ankaŭ rilataj konceptoj nome [[egaleco]], [[efikeco]] kaj [[justeco]]. Li difinas tiun lastan kiel efika finstato, ''kiu estas alirebla per paretoplibonigo super egaleco.''<ref>[[Bengt-Arne Wickström]], ''Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 99. Pri la koncepto ''pareto'' aŭ ''pareta'' li aludas al ekonomikisto kaj sociologo Wilfried Fritz Pareto (1848-1923).</ref> La kerno de la eseo fokusiĝas al matematikaj formuloj per kiu la aŭtoro klarigas la ekonomikan aliron al la koncepto de pagpreteco, sur kiu oni fundamentas la plenumon de la lingvaj rajtoj, ĉefe de minoritato.
* [[Federico Gobbo]], ''Lingvoplanado kaj planlingvoj'', eseeto pri scienco interlingvistiko kaj fako lingvoplanado. Planado okazas en tri niveloj, nome unue statusa kaj akira (kion plenumas Esperanto) kaj korpusa planado. Gobbo difinas la konceptojn de ellaborata lingvo, distanca lingvo (ekzemple Volapuko) kaj tegmenta lingvo super aliaj (ekzemple Esperanto). Oni konsideras ankaŭ Idon kaj aliaj.
* [[Federico Gobbo]], ''Lingvoplanado kaj planlingvoj'',
* [[Liu Haitao]], ''Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado. Sub la aspekto de informadika tekniko'',
* [[Sabine Fiedler]], ''Vojoj al egalrajta komunikado. Pri kelkaj proponoj kaj reagoj en la fakliteraturo'',