Konduto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 15:
# Iu ajn interagado inter organismo kaj ties etoso.
 
La konduto en homa estaĵo individua (kaj ĉe aliaj organismoj kaj eĉ [[mekanismo]]j) enkadriĝas ene de klaso, el kiu kelkaj konduteroj estas oftaj, dum kelkaj maloftaj.
 
La ĝeneralaj teorioj kiuj klopodas klarigi pri la deveno de la konduto agresema/violenta en la homa estaĵo, povas aplikiĝi por klopodi komprenigi la violentan kondutaron de la geknaboj en la lernejo. Ĉiuj tiuj alproksimiĝoj grupiĝas en du grandaj linioj teoriaj: la teorioj aktivaj aŭ denaskaj kaj teorioj reaktivaj aŭ mediaj. La teorioj aktivaj aŭ denaskaj konsideras ke la agresemo estas organika aŭ denaska komponanto de la individuo, elementa por ties procezo de adaptiĝo; ekde tiu perspektivo oni konsideras ke la agresemo havas pozitivan funkcion kaj ke la laboro de edukado konsistas fundamente en kanaligi la esprimon al kondutoj socie akcepteblaj. Aliflanke, la teorioj reaktivaj aŭ mediaj elstarigas la rolon de la medio kaj la gravon de la procezoj de lernado en la violenta konduto de la homa estaĵo.
 
=== Kutimaro ===
La konduto de biologia specimeno estas formata de modeloj de stabila kondutaro, perita de la evoluo, ŝirmita kaj pluigita de la [[genetiko]]. Tiu konduto manifestiĝas tra ties adaptaj kvalitoj, ene de kunteksto aŭ [[komunumo]]. Ĝi estas fizika observebla indikilo de la internaj procezoj de la individuo.
 
=== Psiko-sociaj aspektoj ===
La socia akcepto de konduto estas taksita de la sociaj normoj kaj regulita de variaj rimedoj de socia kontrolo. La konduto de la personoj estas studata de variaj fakoj, inklude la psikologion, la sociologion kaj la antropologion en la okazo de la homa konduto, kaj la etologion kiu ampleksigas sian studon al la tuta la animala regno.
 
Linio 31:
Ene de la majoritato de la grupoj de animaloj, estas diversaj specoj kies unika celo, estas kuniĝi aŭ akiri parojn kun la celo reproduktiĝi, dum aliaj formas grupojn relative stabilajn. Tiuj kungregoj estas simple provizoraj unioj por atingi celon ĉu ĝenerale aŭ per permanentaj algrupiĝoj ene de kiuj disvolviĝis ĉiuj aktivecoj, kiaj translokiĝi, serĉi [[manĝaĵo]]jn, reproduktiĝi, inter aliaj aferoj. La gregemaj specioj estas tiuj en kiuj la individuoj formas nekonsistantajn grupiĝojn ene de kiuj ekzistas la eblo resti aŭ ne, depende el ties interesoj, kiuj siavice dependas strikte el la rilato inter kostoj kaj profitoj kiujn okazigas la fakto esti en la grupo. En la sociaj specioj la individuoj rilatiĝas inter ili laŭ maniero pli preciza kaj kontinua, kaj ofte la grupoj estas konstituitaj ĉefe de parencoj.
 
Edward Wilson publikigis sian faman libron ''Sociobiologio'', en kiu defendis la neceson apliki la biologiajn metodojn al studado de la sociaj kondutaroj en ĉiuj specioj, inklude la homan (Wilson, 1975). Tiu verko vekis grandan polemikon ĉefe pro la lasta ĉapitro kiu estis dediĉita al la homa specio, la aŭtoro estis kritikita ĉar tiu ĉapitro disvastigis ideologion kiu defendis [[rasismo]]n, [[masklismomaĉismo]]n, la sociajn diferencojn, la [[genocido]]n, la perforton ktp. Post tri jardekoj de kontraŭstaro, la historio decidis jenon: la sociobiologio estis venkinta. La sociobiologoj ege progresis ne nur en la klarigo de la sociaj kondutaroj de multaj specioj, sed ankaŭ malkovrante grandan varion de strategioj kaj kondutoj kiuj kondukas al la kuna agado de individuoj organizitaj en grupoj kiuj ne estis antaŭviditaj. Klara ekzemplo troviĝas ene de la konduto de la mikroorganismoj ĉar tiu manifestiĝas laŭ kompleksa maniero, ĉar ĝi ne nur inkludas la kunlaboradon inter individuoj, sed ankaŭ kompleksajn retojn de komunikado inter ili kiam temas pri realigi aktivecojn kiel estas la serĉado de manĝaĵoj, reproduktado.
 
=== Kostoj kaj profitoj de vivo en grupo ===
Linio 47:
 
===Trajtoj===
Vario de studoj estis ekzamenintaj la rilaton inter sankondutoj kaj sanproduktoj (ekz., Blaxter 1990) kaj estis pruvante ties rolon kaj en morbeco kaj mortindico. Tiuj studoj estis identigintaj sep trajtojn de vivostilo kiuj estis asociaj kun pli malalta morbeco kaj pli alta sekve longdaŭran survivadon (Belloc kaj Breslow 1972):
 
* Ne fumadi,
* Moderigi alkoholan konsumon,
* Dormi 7–8 horojn por nokto,
* Ekzercadi regule,
* Elteni dezireblan korpopezon,
* Eviti intermanĝaĵojn, kaj
* Matenmanĝi regule
 
Linio 72:
 
==Notoj==
{{Referencoj}}
<references/>
 
== Bibliografio ==
Linio 85:
* Flint, Jonathan; Greenspan, Ralph J.; Kendler, Kenneth S. (28a de Januaro 2010). How Genes Influence Behavior. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-955990-9. Lay summary (20a de Novembro 2013). [https://books.google.es/books?id=wyRsPgAACAAJ&redir_esc=y] Alirita la 10an de Januaro 2016.
 
* {{Tradukita|lingvo= en |artikolo=Behavior|revizio=695646626}}
* {{Tradukita|lingvo= es |artikolo=Comportamiento|revizio=87667368}}
 
{{havenda artikolo|Konduto}}