Lingvaj babilaĵoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forstbirdo movis paĝon Lingvaj Babilaĵoj al Lingvaj babilaĵoj: Kutimoj |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 16:
{{Citaĵo|De multaj jaroj André Cherpillod senlace donacas al la esperantistaro interesegajn studojn pri la stranga lingva fenomeno kuniganta (kaj ve! Ne malofte malkuniganta) nin.
Denove ĉe la jariĝo de 2005 li prezentas libron, pri kiu oni tuj emas deklari du riproĉojn ; ĝia titolo estas tro modesta :
Ĝi estas fakte enciklopedieto prezentanta plurajn dekojn da plej oftaj kaj esencaj lingvaj problemoj, laŭ aranĝo alfabeta. Unu ekzemplon ni prenu : la landnomoj. Ĉu ni ne ĉiuj konsideras la landnomojn problemo kompleksa, senorda, nesolvita, teda? Nu, André Cherpillod montras ke la esperantista uzado ne estas tiel mallogika, kiel mi masoĥisme asertas. Li alportas bonegan helposistemon (la Kvar Reguloj) por elturniĝi el ĉiuj landnomaj demandoj. Ĝi ekzemple solvas la problemon de geografia nomoŝanĝo : similaj al virino ekmalŝatanta sian nomon, iun belan tagon esperantistoj emas ŝanĝi tiun de sia lando kaj devigi nin al nova nomdiro, kiam ni parolas en Esperanto, dum ni plu konservas la tradician ĉe interparolo en etnaj lingvpj, inkluzive en la ilia propra! Danke al la kvar reguletoj (plej simplaj kaj facilaj, kiel la ovo de Kolumbo) ni trankvile plu “fosos nian sulkon” senĝene pri la bagateloj.
|