La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
* [[Federico Gobbo]], ''Lingvoplanado kaj planlingvoj'', eseeto pri scienco interlingvistiko kaj fako lingvoplanado. Planado okazas en tri niveloj, nome unue statusa kaj akira (kion plenumas Esperanto) kaj korpusa planado. Gobbo difinas la konceptojn de ellaborata lingvo, distanca lingvo (ekzemple Volapuko) kaj tegmenta lingvo super aliaj (ekzemple Esperanto). Oni konsideras ankaŭ Idon kaj aliaj.
* [[Liu Haitao]], ''Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado. Sub la aspekto de informadika tekniko'', meditado pri la teknikaj problemoj kiuj [[informadiko]] okazigas al aliaj lingvoj, krom la angla, por kiu estis konstruita la nova socio de la komunikado kaj [[Interreto]]. Tio estas problemo kaj por minoritataj lingvoj unuflanke, kaj ankaŭ por neminoritataj, kiel la ĉina, kiu trovas teknikajn problemojn por siaj karaktroj. La aŭtoro bazigas siajn asertojn sur komparaj tabeloj de [[statistiko]]j el la uzado de Interreto en diversaj lingvoj. Necesas internacia normo, fare de politikistoj kaj lingvoplanistoj por eviti tiujn danĝerojn.
* [[Sabine Fiedler]], ''Vojoj al egalrajta komunikado. Pri kelkaj proponoj kaj reagoj en la fakliteraturo'', eseo per kiu la aŭtorino eliras el supraĵa analizo de la hegemonia uzado de la angla en la internacia lingva komunikado. Diversaj proponoj estas konsideritaj kiel eblaj solvoj, nome [[multlingvismo]]/plurlingvismo (solvo preferata de idealistoj, lingvoinstruistoj kaj timantoj ke la "propra lingvo povus malaperi");<ref>[[Sabine Fiedler]], ''Vojoj al egalrajta komunikado. Pri kelkaj proponoj kaj reagoj en la fakliteraturo'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 126.</ref> EuroCom por ''European Intercomprehension'', nome klopodo akiri pasivan legokompetentecon en almenaŭ unu lingvo de la sama familio; la angla kiel [[lingvofrankao]] kaj iom malsimila lingvo disde la angla kun propraj karakterizaĵoj, kio estus alloga ĉar donus memfidon al lernantoj; pago de kompensoj, malfacile kalkuleblaj; revivigo de morta lingvo kiel la [[latina]]; aŭ planlingvo kiel Esperanto, por kio eblas rekonstruado de fremdlingva instruado kaj financa flanko, sed trafas abomenon kontraŭ artefarita lingvo.
* [[Sabine Fiedler]], ''Vojoj al egalrajta komunikado. Pri kelkaj proponoj kaj reagoj en la fakliteraturo'',
* [[Bo Sandelin]], ''De la germana al la angla en sveda ekonomiko'',
* [[Dalibor Brozović]], ''La angla kaj Esperanto: pripensoj pri la estonteco'',