Ariergardo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Ariergardo''' estas la forto de trupoj kiuj defendas militan armeon el kontraŭaj eventualaj atakoj for de ties ofensiva direkto kaj el malantaŭe. La termino povas es...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:34, 15 jul. 2017

Ariergardo estas la forto de trupoj kiuj defendas militan armeon el kontraŭaj eventualaj atakoj for de ties ofensiva direkto kaj el malantaŭe. La termino povas esti uzata ankaŭ por priskribi la fortojn kiuj protektas la liniojn de komunikado malantaŭ la armeo rilate al la cetero de la sampartiaj armeoj.[1]

Mala posteno estas atribuita al la avangardo.

La ariergardo funkciis de diversaj manieroj kaj laŭ diversaj strategioj depende de la epokoj kaj de ties armiloj. Venkanta armeo povas esti venkita pro maltaŭga funkciado de la ariergardo.

Tiu termino povas esti uzata ankaŭ kiel metaforo por Aro de homoj, kiu bremsas evoluon aŭ progreson.[2] Simile, ĝi estas uzata en kunteksto de sportoj (ekzemple futbalo), ĉefe kiam ties funkciado similas al la movo de armeoj en batalo.

  1. "rear guard." Military and Associated Words. US Department of Defense, 2003." [1] Alirita la 15an de Julio 2017
  2. PIV, [2] Alirita la 15an de Julio 2017