Slobodan Miloŝeviĉ: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Slobodan Milosevic.jpg|eta|Slobodan Miloŝeviĉ]]
'''Slobodan MILOŜEVIĈ''' (naskita la {{daton|29|aŭgusto|1941}} en [[Poĵarevac]], [[Jugoslavio]], mortinta la {{daton|11|marto|2006}} en [[Hago]]) estis [[Serbio|serba]] [[politikisto]] kaj [[militkrimulo]]. Miloŝevic estis ekde [[1987]] politika gvidanto de Serbio, post [[1989]] kiel prezidento. Dum lia regado rapidigis disfalon de [[Jugoslavio]] kaj antaŭhelpis komencon de militoj kontraŭ iamaj kunŝtatoj de Jugoslavio. Li estis ekde 1997 ĝis 2000 prezidanto de la [[Serbio kaj Montenegro|Federacia Respubliko Jugoslavio]].
 
Li devenis el [[Montenegro|montenegra]] familio kaj en aĝo de 18 jam aliĝis al la Asocio de Jugoslavaj Komunistoj. En 1964 li diplomiĝis pri juro en la Beograda Universitato kaj komencis komercan karieron. Li estis ĉefdirektoro de ŝtata energioindustria entrepreno "Tehnogaz", poste prezidanto de la Beograda Kuna Banko. En 1984 li iĝis gvidanto de la komunista organizo de Beogrado.
 
Li baldaŭ ekpopulariĝis – li rekte alparolis la popolon – kaj elpremis en 1987 [[Ivan Stambolić|Stamboliĉon]] el la gvidpotenco. Li postulis retiron de aŭtonomeco de [[Vojvodino]] kaj [[Kosovo]], dume apogis la ŝtatan ekonomian apogpolitikon.
 
En [[1990]] li forpenis grandan parton de aŭtonomeco de Kosovo kaj Vojvodino, kontraŭis la federacian ŝtatoformon proponitan de [[Kroatio]] kaj [[Slovenio]]. Lia politiko ekigis kontraŭserbajn movadojn dise en Jugoslavio. Inter 1992 kaj 1995 li apogis serbajn banditojn, krimulojn {{mankas fonto}} kontraŭ la novaj sendependaj ŝtatoj de iama Jugoslavio. Novembre de 1995 li estis altrudita je paco. Pro la similaj konfliktoj kun la [[albanoj]] en 1998, la internacia komunumo gvide de [[Usono]] ekbombardis Serbion en [[1999]] kaj altrudis denove al paco.