La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
====II Lingvopolitiko kaj Lingvoplanado====
* [[Frank Nuessel]], ''Humphrey Tonkin kaj "Language Problems and Language Planning"'', revizio de la agado de HT ĉefe pere de la [[gazeto]] ''LPLP''.
* [[Jouko Lindstedt]], ''Lingvo - rimedo aŭ resurso?'',; tiu [[eseo]] uzante la [[metaforo]]jn ''rimedo'' kaj ''resurso'', preskaŭ sinonimaj, sed ne tiom, referencereferencas al la socia fenomeno de [[lingvo]], kaj precize pri la [[angla]], [[Esperanto]] kaj aliaj. ''La angla estas ne rimedo alproprigebla, sed resurso posedata kaj kontolata de la parolantoj denaskaj.''<ref>[[Jouko Lindstedt]], ''Lingvo - rimedo aŭ resurso?'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 54.</ref> Aliaj ideoj pritraktitaj estas: E-o kiel nenies gepatra lingvo, sed kun denaskaj parolantoj; facila lingvo, sed kun multaj parolantoj kiuj neniam posedas ĝin komplete; neŭtrala sed kun eŭropecaj leksiko kaj gramatiko; kun neŭtrala movado sed ne indiferenta; kun internacia literaturo, sed foje tre persona aŭ loka. ''Esperanto estas rimedo facile alproprigebla, sed neniu grupo de homoj posedas ĝin, kiel resurson.''<ref>[[Jouko Lindstedt]], ''Lingvo - rimedo aŭ resurso?'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 61.</ref>
* [[Vilmos Benczik]], ''Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo'',; temas pri eseo kiu startas el la diferenco inter parola kaj [[skriba lingvo]], kaj laŭiras tra la aperoj de diversaj teknologioj kaj ties rezultoj. Kvankam teknologioj pli kaj pli separiĝas el la parola komunikado, ĉe "ĉiuj komunikadaj teknologioj kuŝas la deziro rekrei [...] la vizaĝ-al-vizaĝan homan komunikadon."<ref>[[Vilmos Benczik]], ''Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 64.</ref> Kaj lingvo kaj skribo estas konsiderataj [[teknologio]]j, kaj tiuj ĉiam okazigas kaj progresojn kaj perdojn. Ekzemple "Skribo ne estas perfekta komunikada teknologio [...] malkapablas registri ankaŭ la supersegmentajn rimedojn"."<ref>[[Vilmos Benczik]], ''Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 65.</ref> Sed danke al tio la [[skriba lingvo]] fariĝis pli abstrakta. Bildoj kaj ĉefe [[fotografado]] registris eksterlingvajn komunikadajn rimedojn, dum [[filmo]], [[televido]] kaj [[Komputilo|komputila]] bildofarado multobligis la procezon. Presado atingis "fiksitecon kaj objektecon" sed komputilaj tekstoj multe poli utilas diversmaniere dum reduktiĝas fiksiteco kaj objekteco. Tiom da teknologioj iel kondukas al postlitereco.
* [[Rafaela Urueña Álvarez]], ''La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo'',; estas analizo pri kiel, kiam kaj kiom la [[internaciaj organizoj]] protektas la komunan havaĵon kaj partikulare la kulturan heredaĵon. Oni eliras el la koncepto de kultura heredaĵo kaj ene de ĝi pri la gravo de [[lingvo]] kiel esenca ties elemento. El tiuj "oni parolas proksimume 6 800 lingvojn, laŭ [[Unesko]], la duono estas en danĝero de estingiĝo, en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% de la lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi.<ref>[[Rafaela Urueña Álvarez]], ''La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 79.</ref> Dum la ŝtataj registaroj plej ofte prifajfas pri tiu problemo, la esperanta komunumo plej oftes agnoskas lingvojn kiel riĉeco. La nemateria kultura heredaĵo normale plenumas tri kondiĉojn: esti vivanta, evoluanta kaj translima; ankaŭ [[Esperanto]] plenumas tiujn tri postulojn, sed "Esperanto ne povas esti agnoskata pro la fakto, ke ĝi ne estas parolata ene de iu teritorio."<ref>Urueña, p. 82.</ref> Same estas agnoskataj nek [[dialekto]]j, nek lingvoj de enmigrintoj. La fundo de la maroj havas agnoskitan protekton, sed ankaŭ ne havas tion la spaco aŭ la [[Antarkto]].
* [[Dan Maxwell]], ''La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin'',; tiu eseo temas pri la kvar ĉefaj iloj por superi lingvobarieron, nome lingvolernado, [[planlingvo]]j, [[tradukado]], kaj [[tradukmaŝino]]j. Oni analizas kiel tio fukcias en la jenaj kampoj kie okazas plej ofte problemoj pro lingvobarieroj, nome en [[turismo]], [[scienco]], [[komerco]], [[migrado]] kaj [[politiko]]. Ĉe lingvolernado oni detektas problemojn pro malfacileco, enorma kvanto de lingo, pezo de leksiko ktp. Ĉe planlingvoj oni analizas ne nur Esperanton sed ankaŭ el [[Volapük]] al la [[Klingona]] aŭ [[Lojban]] kaj [[Glosa]]; tamen temas pri ''nekonata aŭ nekomprenebla solvo por la plej granda parto de la homaro''.<ref>[[Dan Maxwell]], ''La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 96.</ref> Tradukado prezentas la problemon de la tiom multaj tradukistoj necesaj ekzemple en internaciaj organizoj. Perkomputila tradukado ankoraŭ bezonas plibonigon sed montriĝas kiel estonteca grava ilo.
* [[Bengt-Arne Wickström]], ''Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco'',; tiu estas kurioza analizo de la rilato inter la lingvaj rajtoj (ĉefe de minoritato kompare al majoritato) kaj justeco. Fakte la aŭtoro eliras el difinoj de tri ankaŭ rilataj konceptoj nome [[egaleco]], [[efikeco]] kaj [[justeco]]. Li difinas tiun lastan kiel efika finstato, ''kiu estas alirebla per paretoplibonigo super egaleco.''<ref>[[Bengt-Arne Wickström]], ''Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 99. Pri la koncepto ''pareto'' aŭ ''pareta'' li aludas al ekonomikisto kaj sociologo Wilfried Fritz Pareto (1848-1923).</ref> La kerno de la eseo fokusiĝas al matematikaj formuloj per kiu la aŭtoro klarigas la ekonomikan aliron al la koncepto de pagpreteco, sur kiu oni fundamentas la plenumon de la lingvaj rajtoj, ĉefe de minoritato.
* [[Federico Gobbo]], ''Lingvoplanado kaj planlingvoj'',; tiu eseeto temas pri scienco interlingvistiko kaj fako lingvoplanado. Planado okazas en tri niveloj, nome unue statusa kaj akira (kion plenumas Esperanto) kaj korpusa planado. Gobbo difinas la konceptojn de ellaborata lingvo, distanca lingvo (ekzemple Volapuko) kaj tegmenta lingvo super aliaj (ekzemple Esperanto). Oni konsideras ankaŭ Idon kaj aliaj.
* [[Liu Haitao]], ''Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado. Sub la aspekto de informadika tekniko'',; tio estas meditado pri la teknikaj problemoj kiuj [[informadiko]] okazigas al aliaj lingvoj, krom la angla, por kiu estis konstruita la nova socio de la komunikado kaj [[Interreto]]. Tio estas problemo kaj por minoritataj lingvoj unuflanke, kaj ankaŭ por neminoritataj, kiel la ĉina, kiu trovas teknikajn problemojn por siaj karaktroj. La aŭtoro bazigas siajn asertojn sur komparaj tabeloj de [[statistiko]]j el la uzado de Interreto en diversaj lingvoj. Necesas internacia normo, fare de politikistoj kaj lingvoplanistoj por eviti tiujn danĝerojn.
* [[Sabine Fiedler]], ''Vojoj al egalrajta komunikado. Pri kelkaj proponoj kaj reagoj en la fakliteraturo'', eseo; per kiutiu eseo la aŭtorino eliras el supraĵa analizo de la hegemonia uzado de la angla en la internacia lingva komunikado. Diversaj proponoj estas konsideritaj kiel eblaj solvoj, nome [[multlingvismo]]/plurlingvismo (solvo preferata de idealistoj, lingvoinstruistoj kaj timantoj ke la "propra lingvo povus malaperi");<ref>[[Sabine Fiedler]], ''Vojoj al egalrajta komunikado. Pri kelkaj proponoj kaj reagoj en la fakliteraturo'' en ''La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin'', paĝo 126.</ref> EuroCom por ''European Intercomprehension'', nome klopodo akiri pasivan legokompetentecon en almenaŭ unu lingvo de la sama familio; la angla kiel [[lingvofrankao]] kaj iom malsimila lingvo disde la angla kun propraj karakterizaĵoj, kio estus alloga ĉar donus memfidon al lernantoj; pago de kompensoj, malfacile kalkuleblaj; revivigo de morta lingvo kiel la [[latina]]; aŭ planlingvo kiel Esperanto, por kio eblas rekonstruado de fremdlingva instruado kaj financa flanko, sed trafas abomenon kontraŭ artefarita lingvo.
* [[Bo Sandelin]], ''De la germana al la angla en sveda ekonomiko''; tiu verkaĵo analizas kiel la [[germana lingvo]] perdis uzadon en la fako [[ekonomiko]] en universitatoj de [[Svedio]] laŭlonge de la 20a jarcento favore al la angla. Startante el hegemonia situo fine de la 19a jarcento, kiam plej svedaj universitatanoj venis al Germanio, oni analizas statistike la lingvojn de bibliotekaj libroj, la lingvon de doktoraj disertacioj, la lingvon de cititaj verkoj, kaj la lingvon de instruado, ekzemple de [[lernolibro]]j. Ĉiuj parametroj donas saman rezulton, ke la germana komencis perdi sian pozicion ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj kaj ĉio pluiĝis dum la jarcento, ke la angla anstataŭis ne nur la germanan sed nun eĉ hegemonias super la [[sveda]]. La historiaj okazaĵoj de la [[Unua Mondmilito]] kaj de la [[Dua Mondmilito]] pliakriĝis tiun evoluon, sed ne estis tiom gravaj faktoroj. Ankaŭ ludis gravan rolon la anstataŭo de la historia skolo de germana deveno per la dedukta teoria rezonado plej uzata en usonaj universitatoj.
* [[Bo Sandelin]], ''De la germana al la angla en sveda ekonomiko'',
* [[Dalibor Brozović]], ''La angla kaj Esperanto: pripensoj pri la estonteco'',
* [[István Ertl]], ''Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?''