Pluramemo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Fixed typo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
Fixed typo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto per poŝtelefona aplikaĵo
Linio 64:
Nuntempe la - en si mem pozitiva - nocio [[Libera amo|libera amo]] estas okupita, en la germanlingva spaco, de la "Centro pri Eksperimenta Sociformado", laŭ la germana nomo [[ZEGG]], kiu ja pledas por ne-monogamiaj rilatoj (kaj, kontraste al pluramemo, konsideras ilin "pli bonaj", sed kiel granda komunumo tre centrigas la komunum-ideon). Eminentuloj de la ZEGG opinias, ke neekskluzivaj rilatoj stabilas nur en iom grandaj vivkomunumoj. La spertoj de la pluramem-subkulturo ne konfirmas tion. La ZEGG estas daŭre kontestata, i.a. pro siaj radikoj el projekto de la 1970-aj jaroj, la Friedrichshof-Komunumo ĉirkaŭ Otto Mühl, kiu estis tre aŭtoritate strukturita; Mühl estis malliberigita kaj kondamnita pro seksperforto al neplenkreskulino: [http://agpf.de/ZEGGsismus.htm]. Malgraŭ tio, la ZEGG havas en Germanio, kiel eksperimentejo por neekskluziva vivado de sekso kaj tenereco, certan gravecon kaj estas frekventata ankaŭ de homoj kiuj identigas sin kiel pluramemaj.
 
En Usono cetere ekzistas diversaj religiaj komunumoj kun ankaŭ nemonogamiaj praktikoj, ekz-e la Oneida-Communitykomunumo.
 
Kiel dislimigon de uzado de la nocio [[Libera amo|libera amo]] en la 1970-aj jaroj eblas nomi la disvastiĝintan kriterion, ke neekskluzivaj rilatoj principe bezonas la interkonsenton de ĉiuj partoprenantoj, kio siavice kondiĉas informitecon de ĉiuj partoprenantoj. Krome oni donas al emociaj aspektoj, kiel la konduto al ĵaluzo, multe pli gravan atenton ol en la 1970-aj jaroj.