Sklif: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ' eta|panoramo de la Instituto '''Sklif''' estas plej ofte uzata mallongigo de '''la moskva Scienc-Esplora Instituto de la Urĝa Helpo nome de Nikolaj Sk...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:47, 19 jul. 2017

Sklif estas plej ofte uzata mallongigo de la moskva Scienc-Esplora Instituto de la Urĝa Helpo nome de Nikolaj Sklifosovskij (ruse Научно-исследовательский институт скорой помощи им. Н.В.Склифосовского. Ĝi estas plej granda en la ĉefurbo kaj en la tuta Rusio la scienca kaj metodika centro, kiu organizas laboron de ambulanco kaj sukuro. Ekde 1929 ĝi portas la nomon de Nikolaj Sklifosovskij, kvankam tiu neniam praktikis en ĉi-hospitalo.

panoramo de la Instituto

Historio

En 1810 en Moskvo ekfunkciis t.n. Strannopriimnij Domo (almozulejo aŭ hospico) konstruita laŭ ordono kaj pro mono de grafo Ŝeremetev omaĝe al memoro de tre amata edzino Praskovia mortinta en 1803. La projekton efektivigis fama itala arkitekto Giacomo Quarenghi. La malsanulejo intencis provizi liberan medicinan prizorgon al la malriĉuloj kaj mizeruloj. Oni disponigis por ili 150 kuŝlokojn. Krome tie estis preĝejo de la Sankta Triunuo. La tuta duoncirkla ensemblo estas unu el plej bonaj monumentoj de la arkitektura stilo klasikismo.

Dum kelkaj militoj, en kiuj partoprenis Rusio, tie funkciis hospitalo por vunditaj rusaj militistoj. Aŭtune de 1812 Moskvon okupis provizore la franca armeo kaj tiam en la hospitalo la rusaj kuracistoj apogis resaniĝon de la francaj vunditoj.

En 1919 la moskva registaro decidis surbaze de la malsanulejo establi la urban sukurejon, kiu funkcias tie ĝis nun. Ĉiu persono telefonanta "03" (ekde 2017 "103") ricevas necesan konsilon aŭ alvenon de ambulanco kaj altkvalitaj medicinistoj.

En 1926 la sukurejo kuracis proksimume 5 000 pacientojn kaj en 1939 ties kvanto pliiĝis ĝis 23 000. Dum la Granda patriota milito (1941 - 1945) la lokaj kuracistoj savis vivojn de multaj sovetiaj soldatoj troviĝintaj tie. Kvanto de kuŝlokoj atingis 1 150.

En 1972 oni konstruis la multietaĝan kirurgian klinikon. Tiam aperis kromaj laboratorioj de la sukurejo, fakoj pri anastezo, reanimado, hiperbola oksidigado kaj preciza diagnostiko.

Ekde 1987 tie funkcias la unua en tiama USSR fako pri medicino de katastrofoj.

Nuntempe

 
la ĉefa enirejo

En la instituto praktikas ĉirkaŭ 800 kuracistoj kaj esploristoj. Tie ili provizas medicinan helpon averaĝe al 67 000 pacientoj el Moskvo kaj el ceteraj regionoj de Rusio ĉiujare. En la hospitalo resaniĝas kutime 37 000 pacientoj, kiuj uzas 944 kuŝlokojn, inkluzive 132 por rehabilituloj post operacioj, kies kvanto superas 20 000 ĉiujare. Enspezo de la pagendaj servoj en 2016 egalis 3 300 000 000 rubloj.

Fruktodone agas redakci-eldona departemento de la Instituto, la fako pri eksteraj sciencaj rilatoj, eduka-klinika fako. La Instituto havas sciencan medicinan bibliotekon.

Muzeo

En 2010, kiam oni celebris la 200-an datrevenon de la malsanulejo, en historia konstruaĵo de la Instituto malfermiĝis jubilea ekspozicio "Palaco de Karitato", kreita de la muzea asocio. Tiu formis la bazon por konstanta ekspozicio de la muzeo.

Rekompencoj

Pro granda laboro en medio pri medicina helpo al la loĝantaro la Instituto estis premiita per tre valoraj sovetiaj ordenoj:

Eksteraj ligiloj