25-a de julio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: primilitaj eventoj en 1940
Linio 43:
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: [[Hans Frank]] deklaris al gemanaj oficistoj de [[Lublin]]-regiono, ke [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] estos en la plej proksima tempo "libera de judoj" (''Judenfrei''); [[gestapo]] en [[Lodzo]] konstatis, ke dum lastaj semajnoj oni trovis en hejmoj nur 40% de [[poloj]] enlistigitaj por [[deportado]] en ĜG
** Generalo [[Henri Guisan]], ĉefkomandanto de la svisa armeo, dum alparolo diris ke [[Svislando]] neniam kapitulacos kaj rezistos kontraŭ [[Nazia Germanio|germanaj nazioj]]; duonoficiala franca [[gazeto]] "Petit Dauphinois": ''Francio havas nun neniun devon zorgi pri polaj [[rifuĝinto]]j, nombre de ĉ. 100 000, por kiuj ne estas loko ĉi tie (...) Neniu havas rajton postuli de la franca nacio en tiu ĉi peza horo de provo, ke ĝi protektu ankoraŭ iun alian krom siaj propraj civitanoj kaj unusola malferma vojo al poloj estas eventuala reveno en familiaj regionoj, sendepende de tio sub kies [[okupado]] ili estas'' (laŭ venonttaga artikolo en "Nowy Świat", [[Nov-Jorko]], titolita "Nigra maldanko de la franca registaro"); [[Budapeŝto]]: "Wieści Polskie" informis pri du aperantaj [[gazeto]]j en [[Lvovo]], pollingva "Czerwony Sztandar" (Ruĝa Flago) kaj ukraina "Wilna Ukraina", pri malapero de pola libro en [[librovendejo]]j kaj soveta [[propagando]] de [[ateismo]] inter infanoj en [[lernejo]]j: Instruisto ordonas al infanoj preĝi al Dio pri [[matenmanĝo]] kaj kiam ĝi ne aperas, li preĝas kun la infanoj al [[Stalin]]. Tiam la [[pordo]] malfermiĝas kaj oni enportas riĉan matenmanĝon. Oni ankaŭ subfosas [[aŭtoritato]]n de [[gepatroj]] kaj pli aĝajn infanojn instruas [[spionado]]n kaj [[denunco]]n.
** Generalo [[Henri Guisan]], ĉefkomandanto de la svisa armeo, dum alparolo diris ke [[Svislando]] neniam kapitulacos kaj rezistos kontraŭ [[Nazia Germanio|germanaj nazioj]]
** [[1941]]: Germanaj regopovoj en [[Varta]]-Lando permesis al [[poloj]] uzi [[biciklo]]jn por veturi al laborejo kaj reen; en Varsovio konspira revuo "Znak" ([[Signo]]) en la artikolo "Nie dzieli nas już Bug" (Ne dividas nin jam [[Okcidenta Bugo]]) temas pri konsekvencoj de la [[operaco Barbaroso|germana-soveta milito]] - unu [[dispartigoj de Pollando-Litovio|aneksaĵo]] de polaj teritorioj
** Ĉefepiskopo de [[Ukraina Grek-Katolika Eklezio]] en [[Lvovo]] eldonis [[paŝtistaj epistoloj|paŝtistan epistolon]], alvokanta al apogo de [[germanoj]]; dum [[ekzilo|ekzila]] kunsido de la Konsilio de Ministroj en [[Londono]] armea generalo [[Władysław Sikorski]] prezentas polan-sovetan [[pakto]]n pri la pola [[registaro]] - 3 ministroj ne aprobantaj ĝin demisias (armea generalo [[Kazimierz Sosnkowski]], ministro pri eksterlandaj aferoj [[August Zaleski]]), brigada generalo [[Stefan Rowecki]] estis subordigita al la ĉefkomandanto; konspira "Dzień" ([[Tago]]) informas pri [[konfisko]] de havaĵoj en [[Żywiec]] de la "pola [[Habsburgoj|Habsburgo]]", aŭstra [[arkiduko]] Karol Olbracht Habsburg, kolonelo de la pola soldataro