Jean Forge: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Jan Fethke esperantiĝis en [[1919]], kiel unu el pluraj Esperante aktivaj fratoj el familio [[Fethke]]. Lia unua [[romano]] en la [[germana lingvo]] aperis kiam li estis nur 18-jara. Post la gimnaziaj studoj kelkan tempon li kunredaktis ''[[Esperanto Triumfonta]].'' Komence de [[1932]] li gvidis sukcesajn [[Cseh-metodo|Cseh-kursoj]]n en [[Svedio]].
 
Li estis eltrovema, temriĉa kaj sprita reprezentanto de ĝuinda amuzliteraturo kun kapablo de psikologia observemo kaj preciza [[kono]] de la [[efekto]]j. Liaj plej gravaj Esperantaj verkoj estas ''[[Abismoj]]'' kaj ''[[Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn]]'', kiuj tradukiĝis en kelkajn [[lingvoj]]n. Sur ''Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn'' baziĝas la lasta filmo de [[Fritz Lang]], ''[[Die 1000 Augen des Dr. Mabuse|La mil okuloj de D-ro Mabuse]]''.
 
De [[1928]] aperis liaj [[filmo]]j, inter ili la plej sukcesaj: ''[[Transe de la strato]]'' kaj ''[[Vojaĝo de Panjo Krause en feliĉon]].'' Li ankaŭ reĝisoris Esperantan filmon: [[Morgaŭ komenciĝos la vivo]].