Rob Moerbeek: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Laŭ lia propra Facebook-paĝo, lia vera nomo fakte estas Robert, ne Rob https://www.facebook.com/robert.moerbeek
Linio 4:
|nacieco = [[nederlandano]]
}}
'''Rob (Robert) MOERBEEK''' [MURbejk] (naskiĝis la {{daton|1|majo|1936}}) estas [[Nederlando|nederlanda]] [[nederlandaj esperantistoj|esperantisto]] kaj [[filologio|filologo]]. Li laboris 32 jarojn kiel oficisto en la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo]] de [[UEA]] zorgante pri la ekspedofako kaj pri la provlegado de ''[[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]'' k.a. periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Li prizorgis ankaŭ la [[Biblioteko Hector Hodler|Bibliotekon Hodler]] kaj la arkivon de la CO. Post emeritiĝo en [[2001]] li laboras volontule en la CO. Li korektas ankaŭ la revuojn ''[[Monato (gazeto)|Monato]]'', ''[[Internacia Pedagogia Revuo]]'', ''[[Scienca Revuo]]'', ''[[Fen-x]]'' (revuo de [[Esperanto Nederland]]), ''[[Esperantista Vegetarano]]'', ''[[La Kontakto]]'' (revuo de la nederlanda [[LIBE]]-sekcio), k.a. Agado por handikapuloj, precipe blinduloj, estas proksima al li.
 
Ekde 2001 li reprezentas Ligon Internacian de Blindaj Esperantistoj en la [[Komitato de UEA]]. Li agadas ankaŭ pri nefumismo en la UEA-fakasocio [[TADEN]] (Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj). Li estis privatdocento pri Esperanto ĉe la [[Universitato de Amsterdamo]] en la jaroj [[1978]]–[[1998]]. En [[2000]] li ricevis la [[Premio Deguĉi|Premion Deguĉi]] pro la longtempa agado por triamondaj esperantistoj kaj handikapitoj, precipe blinduloj.