'''Larĝa urba zono''' respektive '''larĝa urbeca zono''' ('''LUZ''', [[angle]] ''larger urban zone'', laŭvorte "pli larĝa urbeca zono"), aŭ '''funkcia urba ureoareo''' respektive '''funkcia urbeca ureoareo''' ('''FUA''', [[angle]] ''functional urban area''), estas mezuraĵo pri la loĝantaro kaj etendo de la [[metropola regiono|metropolaj regionoj]] en la landoj de la [[Eŭropa Unio]] kaj la [[Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo]] (OEKE).<ref>[http://www.eurometrex.org/Docs/METRO-D/7B-Position-on-Cohesion.pdf Pozicia komunikaĵo pri kohereca politiko 2014-2020], EuroMETREX, vidita la 26-an de julio 2017. ({{en}})</ref> Ĝi konsistas el urbo kaj ĝia [[antaŭurbo|antaŭurba]] zono, el kiuj multaj loĝantoj en ĉiu labortago [[pendolado|pendole]] veturas en la urbocentron por profesia laboro aŭ eduko. <ref name="fua">[http://ec.europa.eu/eurostat/statistics-explained/ndex.php/Archive:European_cities_–_the_EU-OECD_functional_urban_area_definition "Eŭropaj urboj - difino de la EU-OEKD-termino "funkcia urba areo",] [[Eurostat]], vidita la 26-an de julio 2017. ({{en}})</ref>