Peruĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Historio
Linio 33:
'''Perugia''' (Peruĝo) estas la ĉefurbo de la regiono [[Umbrio]] kaj de la [[provinco Peruĝo|samnoma provinco]] en [[Italio]]. Peruĝo havas ĉ. 166.000 loĝantojn.
 
Peruĝo internacie estas konata ne nur por la universitato, sed precipe pro la universitato por eksterlandanoj, kie studentoj el la tuta mondo kolektiĝas por studi la italan lingvon kaj kulturon. La prelegejoj troviĝas en la ''[[Palazzo Gallenga]]'', la sola baroka konstruaĵo de la urbo.
 
[[Dosiero:Panorama di Perugia.jpg|thumb|left|650px|Panoramo de la urbo]]
Linio 48:
Post la [[falo de la Okcidenta Romia Imperio]], Peruĝo apartenis al [[Ostrogotoj]] ĝis [[554]] (krom dum malmultaj jaroj), poste al [[Bizanca imperio]] dum ĉirkaŭ 2 jarcentoj (denove krom dum malmultaj jaroj). Ekde la [[8-a jarcento]] ĝin regis [[episkopo]], ligata al [[papo]].
 
En la [[12-a jarcento]] Peruĝo, kvankam oficiale sub la papo, iĝis preskaŭ sendependa [[mezepoca komunumo|komunumo]], regata de du "konsuloj", ĝenerala asembleo (''Arengo'') kaj konsilio; ekde [[1303]] dum pluraj jarcentoj la regantoj estas la ''Priori'', elektataj inter la oficialaj metiistoj. La [[13-a jarcento|13-a]] kaj [[14-a jarcento]] estas tempo de granda prospero por Peruĝo; ĝi grandiĝas, konkerante [[Asizo]]n ([[1205]]), [[Foligno]]n kaj aliajn proksimajn urbetojn, kaj riĉiĝas. En [[1308]] estis fondita en Peruĝo [[universitato]], kiun baldaŭ la papo rajtigas doni magistrajn atestojn pri juro ([[1318]]), medicino kaj teknikaj fakoj ([[1328]]).
 
En [[1370]] la aŭtonomeco de la komunumo malgrandiĝis, kaj preskaŭ nuliĝis en [[1540]], post la "milito pri la salo". Peruĝo falis sub la plenan regadon de la papo ene de la [[papa Ŝtato|Eklezia Ŝtato]]; la konstruo de nova fortikaĵo, la ''Rocca Paolina'', montras al la civitanoj la ŝanĝon en ilia kondiĉo.
(...)
 
Peruĝo restis sub la papo ĝis [[1860]], krom dum unu jaro ([[1798]]-[[1799|99]]) pro [[Napoleono]]. En septembro 1860 la piemonta armeo eniris la urbon kaj ekde [[1861]] Peruĝo aliĝis la ĵus kreitan [[Reĝlando de Italio|Reĝlandon de Italio]].