UK 2020: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Ampleksigo de la informoj pri la UK, surbaze de la informoj ĉe esperanto.qc.ca.
Linio 1:
{{Informkesto renkontiĝo}}
La '''105-a Universala Kongreso de [[Esperanto]]''' ([[Universala Kongreso de Esperanto|UK]]) okazos en la jaro [[2020]] en [[Montrealo]] ([[Kanado]]). KEA, la Kanada Esperanto-Asocio, estas la invitanto, kaj ESK (Esperanto-Societo Kebekia) estas la loka organiza forto de la evento. La lasta fojo, kiam la UK okazis en Kanado, estis en 1984 en Vankuvero, kaj la lasta fojo, kiam la UK okazis en la orienta parto de Nord-Ameriko, estis en 1910 en Vaŝingtono (Usono).
 
== Organiza teamo ==
La kerna teamo konsistas el ses lokanoj. Normand Fleury, la prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia (ESK), kiun UEA honoris pro la elstara agado dum la solena fermo de la 102-a UK en Seulo (Koreio), estas la LKK-estro. Nicolas Viau, vic-prezidanto de ESK, estas ankaŭ la vic-prezidanto de la LKK. Joel Amis, la antaŭa ekzekutiva direktoro de [[Esperantic Studies Foundation|ESF]], estas alia vic-prezidanto de la LKK, kiu ankaŭ okupiĝos pri la rilatoj kun la kongresejo. Martin Morris, universitata bibliotekisto, estas la LKK-sekretario. Garry Evans, profesia ekonomikisto, estos nia kasisto. Ĵenja Amis, redaktorino de ''La Riverego'' kaj antaŭa redaktorino de ''[[Kontakto (revuo)|Kontakto]]'', okupiĝos pri la rilatoj kun esperantistoj kaj zorgos pri komunikado.
 
== Ligiloj ==
* [http://www.esperanto.qc.ca Esperanto-Societo Kebekia (ESK)]
* [http://www.esperanto.qc.ca/eo/montrealo-2020/ Intervjuo kun la LKK (29-a de julio 2017)]
* [http://www.esperanto.qc.ca/eo/la-riverego-2/ ''La Riverego'' (bulteno de ESK)]
* [https://www.facebook.com/Montrealo.kongreso/ Facebook-paĝo de la UK-2020]
{{ĝermo|Esperanto-kongreso}}
{{UK|2020}}