Fariseoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KIAaze (diskuto | kontribuoj)
sola kaj ne-necesa parentezo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Fariseoj''' (el la [[hebrea lingvo]] ''Parasch'', divido, apartigo) estis sekto de [[judismo]]. La tradicio formis gravan parton de la juda [[teologio]]; ĝi konsistis el kolekto de sinsekvaj interpretoj donitaj pri la senco de la [[Biblio|Sanktaj Skriboj]] kaj kiuj fariĝis nepre kredindaj [[dogmo]]j. Tio estis la leĝistoj, temo de senfinaj diskutadoj, plej ofte nur pro demandoj pri vortoj aŭ pri formoj. El tiuj interpretoj, naskiĝis pluraj [[sekto]]j, el kiuj ĉiuj pretendis havi la monopolon de l' [[vero]]; kiel preskaŭ ĉiam okazas, tiuj sektoj funde malamis unuj aliajn. Inter tiuj sektoj, la plej influhava esti tiu de la '''fariseoj''' kiuj havis kiel ĉefon [[Hillel]], judan leĝiston naskitan en [[Babilono]], fondinton de fama [[skolo]], kiu instruadis, ke nur al la Skribaĵoj oni ŝuldas fidon.
 
Ĝia apero estis ĉirkaŭ [[-200]]. La fariseoj estis persekutataj en diversaj epokoj, precipe dum la regadoj de [[HirkanHirkano la 1-a]], ĉefpastro kaj reĝo de la [[judoj]], de [[Aristobulo la 1-a]] kaj de [[Aleksandro (Sirio)|Aleksandro]]; tamen tiu ĉi lasta redonis al ili iliajn honorojn kaj havaĵojn, kaj tiel ili reakiris sian potencon kaj ĝin konservis ĝis la ruino de [[Jerusalemo]] en la jaro [[70]], kiam ili malaperis pro la [[diasporo]] de la judoj. En la komenco de kristanismo, fariseoj estis la ĉefaj kontraŭuloj de nova religio, kaj aperas ofte en [[Evangelio]]j disputante kun [[Jesuo]], kiu tre ofte diris kontraŭ ilia hipokritecon, tiel la vorto "fariseo" estas ankaŭ uzata kiel sinonimo de "hipokrito".
 
Kelkaj homoj opinias ke moderna judismo estas evoluo de fariseismo, sed ne estas akordigo pri tiu teorio.