Natan Alterman: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
| reprezentivaj verkoj =
}}
'''Natan Alterman''' (jen en [[pola]] literumo, [[hebree]] '''נתן אלתרמן‎‎''', naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1910 en [[Varsovio]], [[kongresa Pollando]], [[Rusia Imperio]], mortis la 28-an de marto 1970 en [[Tel-Avivo]]) estis signifa [[verkisto]], [[tradukisto]] kaj [[ĵurnalisto]] en la [[hebrea lingvo]]. Kvankam li neniam havis oficialan politikan postenon, li havis grandan influon en la [[cionisma movado]] kaj antaŭ kaj post la establiĝo de la ŝtato [[Israelo]] en 1948.
 
Natan Alterman naskiĝis en Varsovio, Pollando (tiam parto de la Rusia Imperio). Li moviĝis al Tel-Avivo kun sia familio en 1925, kiam li estis 15 jarojn juna, kaj daŭrigis siajn studojn ĉe la hebrea gimnazio ''Herclija'' en [[Tel-Avivo]].
 
Kiam li aĝis 19 jarojn, li vojaĝis al Parizo por studi en la [[Universitato de Parizo]], sed jaron poste li decidis iri al [[Nancy]] por studi [[agronomio]]n. Kvankam li konservis proksimajn kontaktojn kun la familio kaj amikoj en Tel-Avivo kaj vizitis ilin dum ferioj, Alterman dum sia tri-jara restado en Francio estis tre influita de liaj kunvenoj kun francaj artistoj kaj verkistoj. Kiam li revenis al Tel-Avivo en 1932, li eklaboris ĉe la agrikultura lernejo ''Mikveh Jisrael'', sed baldaŭ forlasis ĝin favore al laboro kiel ĵurnalisto kaj eldono de poemoj en la Hebrea lingvo.
 
Alterman estas meritigita je alportado de la semoj de la [[tomato]]-variaĵo ''Marmande'' al Israelo, kie ĝi ĝis la 1960-aj jaroj estis la ĉefa tomata variaĵo, grandkvante kultivita.
 
{{ĝermo|judo}}