Acetata acido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 88:
En la 16-a jarcento, la germana alkemisto [[Andreas Libavius|Andreo Libavo]] priskribris la produktadon de [[acetono|ketono]] ekde la seka distilado de la plumba acetato, konata kiel ketona malkarboksiliĝo<ref>[https://books.google.com.br/books?id=cZ3TAAAAQBAJ&pg=PA284&dq=Ketonic+decarboxylation&hl=en&sa=X&ei=rF8ZVbr8DaPmsASl5YKoCg&ved=0CCEQ6AEwAQ#v=onepage&q=Ketonic%20decarboxylation&f=false Advances in Catalysis].</ref>. La ĉeesto de akvo en vinagro aldonas profundan efekton sur la proprecoj de la acetata acido, tiom ke, dum jarcentoj la kemiistoj kredis ke la glacia acetata acido kaj la acideco trovata en la vinagro estis du malsimilaj substancoj. La franca kemiisto [[Pierre-Auguste Adet]] (1767-1848) pruvis ke ili estas identaj.
 
En 1845, la germana kemiisto Hermann Kolbe ([[1818]]-[[1884]]) sintezis unuafoje acetatan acidon elde [[Neorganika kombinaĵo|neorganikaj komponaĵoj]]. Ĉi sinsekva reakcio konsistis je kloraldono de karbona dusulfido al [[karbona kvarklorido]]<ref>[https://pubchem.ncbi.nlm.nih.gov/compound/6348?from=summary PubChem]</ref>, sekvata de [[pirolizo]] al kvarkloroetileno<ref>[http://www.chemspider.com/Chemical-Structure.5730.html ChemSpider]</ref> and akva kloraldono al trikoloroacetata acido<ref>[https://pubchem.ncbi.nlm.nih.gov/compound/6421?from=summary PubChem]</ref>, finante per [[Elektrolito|elektrolita reduktiĝo]] al acetata acido.
 
Ĉirkaŭ 1910, la plejmulto el la glacia acetata acido produktiĝis el "piroliza likvoro" estigita de lignodistilado. La acetata acido estis izolita pere de traktado kun [[kalcia hidroksido]], ankaŭ konata kiel estingiĝinta [[Kalko|kalkakvo]] aŭ kalkolakto, kaj la rezultanta kalcia acetato estis plue acidigita kun [[sulfata acido]] por rekuperado de la acetata acido. Tiuepoke, Germanio produktis 10 mil tunoj da glacia acetata acido, kie 30% el ĝi estis uzita por la produktado de [[Indigo (farbo)|indiga tinkturo]].