Akbar (romano): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
"'''''Akbar''''', orienta romano", estas romano de la nederlanda aŭtoro [[Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer]] (1829-1873), aperinta en 1872 en la [[nederlanda lingvo]] kaj tradukita al Esperanto de [[Julia C. Isbrücker]], [[J. R. G. Isbrücker]] kaj [[Jan Ziermans]] en 1923 (256 paĝoj). Duan korektitan eldonon de 215 paĝoj en 1936 eldonis la [[Internacia Cseh-Instituto]] en [[Den Haag]].
 
== La nederlanda originalo ==
Centra rolulo estas historia figuro, la Imperiestro [[Jalaluddin Muhammad Akbar|Akbar]] (1542-1605), reganto de Hindio de 1556 ĝis 1605, kie ludas la romano. Kvankam ĝi baziĝas sur historiaj faktoj, ĝi tamen transpaŝas ilin per fikcia rakonto.
 
== La esperanta traduko ==
[[Enciklopedio de Esperanto]] (1934) juĝis pri la traduko de la unua eldono: ''Orienta atmosfero, homarana tendenco, senriproĉa stilo''. Laŭ "Lingvaj Notoj" de la tradukintoj librofine la unua eldono baziĝis precipe sur la [[Vortaro de Esperanto]] de [[Kabe]], la dua eldono sur [[Plena Vortaro de Esperanto]] (PV de [[SAT]], 1930/1934). Dekduo de tiamaj [[neologismo]]j, ne jam registritaj en PV estas listigitaj en la notoj. Ili intertempe ĉiuj troveblas en [[Plena Ilustrita Vortaro]] de 1970 (de aŭtoĥtona tra [[nirvano]] ĝis vilao). Krome estas plia dekduo de specifaj nocioj rilataj al Hindio. Kelkaj intertempe eniris la kanonon de PIV ([[guruo]], malabara, mogolo [hodiaŭ kutime mogulo], [[mulao]]) aliaj restis ekster ĝi ĝis hodiaŭ (adato = neskribita leĝo, durbaro = solena aŭdienco, kornako = kondukisto de elefanto ktp.). Apartaĵo de la traduko estas la uzo de "darfi" (germane ''dürfen'', nederlande ''mogen'') en la senco de "havi la permeson" (ekzemple: "mi ne povas obei vin, mi ne darfas kaj mi ne povas", 2-a eld. p. 139). Stile interesa diferenco inter la du eldonoj krome estas, ke la kunmetitaj tempoj de
la verboj, kiuj oftas en la unua eldono, vaste forfalis en la dua eldono, tiel ke tiu ĉi aspektas pli moderna kaj pli facile legebla.
=== Recenzoj ===
{{Citaĵo|Orienta atmosfero, homarana tendenco, senriproĉa stilo. |1934, [[Enciklopedio de Esperanto]]}}
{{Citaĵo|La aŭtoro armita per larĝa historia kono, prezentas ĉiurilate tre interesan romanon. |1923(1965), [[Historio de Esperanto (Courtinat)|Historio de Esperanto]] II, paĝo 534}}
 
== Eksteraj ligiloj ==