Akbar (romano): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
== La esperanta traduko ==
Laŭ "Lingvaj Notoj" de la tradukintoj librofine la unua eldono baziĝis precipe sur la ''[[Vortaro de Esperanto]]'' de [[Kabe]], la dua eldono sur ''[[Plena Vortaro de Esperanto]]'' (PV de [[SAT]], 1930/1934). Dekduo de tiamaj [[neologismo]]j, ne jam registritaj en PV estas listigitaj en la notoj. Ili intertempe ĉiuj troveblas en [[Plena Ilustrita Vortaro]] de 1970 (de aŭtoĥtona tra [[nirvano]] ĝis vilao). Krome estas plia dekduo de specifaj nocioj rilataj al Hindio. Kelkaj intertempe eniris la kanonon de PIV ([[guruo]], malabara, mogolo [hodiaŭ kutime mogulo], [[mulao]]) aliaj restis ekster ĝi ĝis hodiaŭ (adato = neskribita leĝo, durbaro = solena aŭdienco, kornako = kondukisto de elefanto ktp.). Apartaĵo de la traduko estas la uzo de "darfi" (germane ''dürfen'', nederlande ''mogen'') en la senco de "havi la permeson" (ekzemple: "mi ne povas obei vin, mi ne darfas kaj mi ne povas", 2-a eld. p. 139). Stile interesa diferenco inter la du eldonoj krome estas, ke la kunmetitaj tempoj de
la verboj, kiuj oftas en la unua eldono, vaste forfalis en la dua eldono, tiel ke tiu ĉi aspektas pli moderna kaj pli facile legebla.
=== Recenzoj ===
{{Citaĵo|Orienta atmosfero, homarana tendenco, senriproĉa stilo. |1934, [[Enciklopedio de Esperanto]]}}
{{Citaĵo|La aŭtoro armita per larĝa historia kono, prezentas ĉiurilate tre interesan romanon. La orienta atmosfero, kiun li kreis de komenco ĝis fino tenas la leganton en plena iluzio. La dignoplena kaj bonkora figuro de [[Imperiestro]] Akbar efikas per konvinka forto pri modela vivo de regnestro kies unua kaj ĉefa zorgo estas vidi siajn regatojn feliĉaj. La bonŝanca trovo de la epizodaj figuroj de la historio helpis la aŭtoron en la malfacila laboro ĉar la romano estas iom tendenca. |1923(1965), [[Historio de Esperanto (Courtinat)|Historio de Esperanto]] II, paĝo 534}}
 
== Eksteraj ligiloj ==