Mikena civilizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jarould (diskuto | kontribuoj)
e (GR) File renamed: File:Mycenaean Woman.jpgFile:Fresco of a Mycenaean woman, circa 1300 BC.jpg File renaming criterion #2: to change from a meaningless or ambiguous name to a name that describes w...
Jarould (diskuto | kontribuoj)
e (GR) File renamed: File:Pilo001.jpgFile:Hearth of the megaron of Pylos.jpg File renaming criterion #2: to change from a meaningless or ambiguous name to a name that describes what the image partic...
Linio 129:
La palacaj strukturoj ĉe Mikeno, Tirinto kaj Pilos estis starigitaj sur la pintoj de montetoj aŭ rokaj elstaraĵoj, regante la ĉirkaŭan medion. La plej bone konservitaj troviĝas en Pilos kaj Tirinto, dum Mikeno kaj Menelaion estas nur parte konservitaj. En Centra Grekio, Tebo kaj Orĥomeno estis nur parte elfositaj. Aliflanke, la palaco konstruita en la [[akropolo de Ateno]] estis preskaŭ tute detruita. Substanca konstruaĵo ĉe [[Dimini]] en Tesalio, eble antikva [[Jolkos]], estas rigardata fare de kelkaj arkeologoj kiel palaco. Mikena palaco estis ankaŭ trovita en [[Lakonio]], proksime de la moderna vilaĝo de Ksirokambi.
 
[[dosiero:Pilo001Hearth of the megaron of Pylos.jpg|eta|La fajrujo de la [[megaron]] de Pilos.]]
La palacaj strukturoj de kontinenta Grekio havas kelkajn komunajn trajtojn. La fokuso de la soci-politika aspekto de la mikena palaco estis la [[megaron]], la tron-ĉambro. Ĝi estis lokita ĉirkaŭ cirkla fajrujo ĉirkaŭita de kvar kolumnoj. La trono estis ĝenerale trovita sur la dekstra flanko ĉe enirejo de la ĉambro, dum la interno de la megarono estis malŝpareme ornamita, admirindaj bildoj desegnitaj intence por montri la politikajn kaj religiajn potencojn de la reganto. Aliro al la megarono estis provizita tra korto, kiu estis atingebla de [[propileo]]. La ikonografio de la palacaj ĉambroj estas rimarkinde unuforma ĉie en Grekio. Ekzemple, en Pilos kaj Tirinto la pentraĵoj koncentriĝas je maraj motivoj, provizante bildigojn de [[polpo]]j, [[fiŝo]]j kaj [[delfeno]]j. Ĉirkaŭ la ''megaron'' estis grupo de kortoj, ĉiu malfermita al pluraj ĉambroj de malsamaj dimensioj, kiel provizejoj kaj laborejoj, kaj ankaŭ akceptejaj salonoj kaj loĝejoj. Ĝenerale mikenaj palacoj prezentis abundon da artefaktoj kaj fragmentaj freskoj.