Batalo de Varsovio (1920): Malsamoj inter versioj

kompletigo laŭ pola vikipedio
e (→‎Gravaj epizodoj: plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (4) per AWB)
(kompletigo laŭ pola vikipedio)
La '''Batalo de Varsovio''' ([[rusa lingvo|ruse]]: ''Варшaвское сражeние'' [varŝavskoje sraĵenije], [[pola lingvo|pole]]: ''Bitwa Warszawska''; ankaŭ nomata ''La Miraklo apud [[Vistulo]]'') estis decida batalo inter polaj kaj sovetaj armeoj, kiu okazis de la [[13-a de aŭgusto|13-a]] ĝis la [[25-a de aŭgusto]] [[1920]] dum la [[pola-bolŝevika milito]]. Ĝi estis agnoskata de [[Edgar Vincent D'Abernon]] kiel la 18-a plej grava batalo en la historio de la homaro. La venko de la [[Pola Armeo]] decidis pri gardigo de sendependeco de Pollando kaj haltigis la komunistan revolucion, irantan al okcidenta Eŭropo.
 
==Skizo==
Je la [[12-a de aŭgusto]] [[1920]] fortoj de la [[Ruĝa Armeo]] komandataj de [[Miĥail Tuĥaĉevskij]] alvenis ĉe la pola ĉefurbo Varsovio kaj apuda fuorto [[Modlin]], komencante la atakon. La aŭtoro de la pola batalplano estis ĉefstabestro, generalo [[Tadeusz Rozwadowski]]. Lunde, la 16-an de aŭgusto, la pola armeo komandata de [[Józef Piłsudski]] impete kontraŭatakis la bolŝevikan forton flanke de la suda rivero [[Wieprz]]. Tio devigis la rusan soldataron forlasi la sieĝon kaj malorde retiri orienten. Taksataj sovetaj malprofitoj ĉirkaŭas 10,000 mortintajn, 10,000 vunditajn kaj 66,000 kaptitajn. Komparante, poloj suferis 4,500 mortintajn, 10,000 perdiĝitajn kaj 22,000 vunditajn.
 
 
Alianca helpo de [[Francio]] ne alvenis pro ĉesigo de transportoj fare de [[Germanio]], [[Aŭstrio]] kaj [[Ĉeĥoslovakio]], kiu la 28-an de julio 1920 aneksis [[Teŝina princlando|Teŝinan princlandon]]. [[Dua Internacio]] apogante bolŝevikojn instigis maristojn de [[Gdańsk]] haltigi internacian helpon. Komence de julio 1920 hungara registaro de la ĉefministro [[Pál Teleki]] decidis helpi al Pollando transdonante senpage en kritika momento pere de [[Rumanio]] armean ekipaĵon: entute ĝis 1921 preskaŭ 100 milionojn da kugloj por diversaj pafiloj, [[artilerio|artilerian]] [[municio]]n, 440 kampajn kuirejojn, 80 fornojn. La 12-an de aŭgusto 1920 al [[Skierniewice]] venis i.a. 22 milionoj da kugloj por Mauser de la fabriko de Manfréd Weiss en la [[Insulo Csepel]].
 
==Konindaj partoprenantoj==
* [[Stefan Bryła]]
* [[Józef Haller]]
* [[Jan Kowalewski]]
* [[Tadeusz Kutrzeba]]
* [[Józef Kowalski]]
* [[Witold Pilecki]]
* [[Józef Piłsudski]]
* [[Tadeusz Rozwadowski]]
* [[Władysław Sikorski]]
 
==Bibliografio==
* Biskupski M. B. "Paderewski, Polish Politics, and the Battle of Warsaw, 1920," Slavic Review (1987) 46#3 pp. 503–512 he was trying to get American support for his comeback in Polish politics in JSTOR
* Edgar Vincent D'Abernon, The Eighteenth Decisive Battle of the World: Warsaw, 1920, Hyperion Press, 1977, ISBN 0-88355-429-1.
* [[Norman Davies|Davies, Norman]], White Eagle, Red Star: the Polish–Soviet War, 1919–20, Pimlico, 2003, ISBN 0-7126-0694-7.
* Davies, Norman. "The Soviet Command and the Battle of Warsaw," Soviet Studies (1972) 23#4 pp. 573–585 says the Soviet failure of command was responsible for its defeat
* [[Andrzej Nowak]], ''Ojczyzna Ocalona. Wojna sowiecko-polska 1919–1920'' (Patrujo Savita. Pola-bolŝevika milito 1919-1920), Biały Kruk, [[Krakovo]] 2012
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://bitwawarszawska.pl/ Strona www o Bitwie Warszawskiej] - paĝo pri la Batalo de Varsovio
 
[[Dosiero:Jozef Pilsudski1.jpg|160px|eta|[[Józef Piłsudski]], komandanto de Pola Armeo]]