Kronado: Malsamoj inter versioj

62 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA)
En [[Mezepoko]] la reĝoj kroniĝas preskaŭ tuj, post tagoj aŭ kelkaj semajnoj. La kialo estis kredo, ke la kronado faras reĝon leĝa kaj donas [[graco]]n al li. Ekzemple, vera franca reĝo devis kroniĝi en [[Katedralo de Reims]] kaj esti ŝmirita per [[krismo]] el [[Sankta Ampolo]]. [[Bizanco|Bizancaj]] imperiestroj estis kronataj je [[Pasko]]. Male, en Novepoko oni kondukis funebron antaŭ kronado, kiu daŭris monatojn (ĝis jaro). La kronadoj okazis en printempo aŭ somero.
 
Tre ofte estas supera instanco kiu kronas la reĝon, ekzemple [[Papo]] aŭ simila. Tamen, kelkaj reĝoj prenis kronon el lia handoj kaj kroniĝis mem (Napoleono, samkiel multaj britaj kaj rusaj monarĥoj). En la landoj kie la kronado gravas, tre ofte oni artigas la momenton ekzemple per pentraĵoj. Vidu ekzemple la pentraĵon [[La kronigo de Napoleono]] de [[Jacques-Louis David]] (1806) pri la ceremonio de la [[Kronigo de Napoleono la 1-a]] (1804).
 
Se la reĝo jam havis edzinon, ŝi estis kronata kun li (dum malpli pompa ceremonio). Se kronita reĝo edziĝis, ŝia edzino kroniĝis aparte. Edzo de la reginta reĝino ne kroniĝis ordinare, se oni ne deklaris lin ankaŭ reginta.
238 008

redaktoj