12-a de aŭgusto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: Eksplodoj de 2015 en Tjanĝino
→‎Eventoj: transmeto al ribela kroniko
Linio 38:
** [[1942]]: Germana polico [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Jasienica Rosielna (proksime al [[Brzozów]]) 624 [[judoj]]n, en [[Jasło]]-Krajowice 262 kaj en Czarna 11
** [[1943]]: Speciala taĉmento de [[Pola Enlanda Armeo]] forkondukis en [[Varsovio]] bankan aŭton kun pli ol 105 milionoj da [[zloto]]j - dum 2,5 minutoj likvidis kelkpersonan germanan eskorton, du polaj soldatoj vundiĝis - la Operaco Montarano („Akcja Góral”) apartenas al la plej bone aranĝitaj flanke de [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]], preperoj daŭris 14 monatojn kaj partoprenis ĝis ĉ. 50 personoj (la plej bone aranĝita de [[rezistomovado]] en Eŭropo); germana polico pafmortigis en Wawrzyce ĉ. 300 kaj en Przeczyca (proksime al [[Dębica]]) 165 judojn; en [[Silezio]] kaj Zagłębie Dąbrowskie finiĝis, daŭranta de la 10-a de aŭgusto, operaco, dum kiu [[gestapo]] arestis ĉ. 750 personojn, antaŭ ĉio membrojn de la rezista movado
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]]: kolonelo [[Antoni Chruściel]] eldonis ordonon agnoski [[virino]]jn kiel [[soldato]]j, se ili dum la [[konspiro|konspira]] periodo ĵuris kaj aliĝis al la Landa Armeo - laŭ takso ili konsistis ĉ. 22% de la partoprenantoj de la ribelo, kaj ordonis selekti [[militkaptito]]jn al 4 grupoj - soldatojn de [[Wehrmacht]] (trakti laŭ [[internacia juro]]), Reich-germanojn (malliberigi), [[Ordnungspolizei|germanan policon]], [[SS (organizo)|SS-anojn]], [[Hitlerjugend]], [[ukrainoj]]n (trakti kiel [[krimo|krimulojn]]) kaj Volks-germanojn, t.e. polaj krimuloj (redoni al juĝejoj); [[Waffen-SS]] konsistanta el soldatoj de Rusa Liberiga Popola Armeo devigis ribelantojn retiriĝi de kelkaj konstruaĵoj, kiel Direkcio pri [[Akvodukto]]j kaj [[kloako (kanalo)|Kanaloj]], Domo de [[Turisto]], Armea [[geografio|Geografia]] Instituto; [[germanoj]] pafmortigis en [[Varsovio]] ĉ. 200 personojn - 76 ĉe str. Nowogrodzka 78; laŭ la 9-a germana armeo estas kontrolataj 3/5 de la urbo kaj la perdojn kaŭzas ĉefe paftrafoj en kapojn; revuo "[[barikado|''Barykada'']]" aperas - sume 25 numerojn kun 20 aldonaĵoj; soldatoj de [[Wehrmacht]] kun Rusa Liberiga Armeo de [[Andrej Andrejeviĉ Vlasov]] bruligis parton de pola vilaĝo [[Daleszyce]], en kiu murdis 23 personojn; en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] pri konstruado de fortikaĵoj laboris 85 mil [[poloj]]
** [[Winston Churchill]] duafoje [[depeŝo|depeŝis]] al [[Stalin]] demandante pri helpo al la [[ribelo de Varsovio|ankoraŭ ribelanta Varsovio]]; Radio [[Moskvo]] disaŭdigis deklaron de [[TASS]], ke pro eventoj en Varsovio respondecas polaj politikaj rondoj en [[Londono]]; prezidento [[Władysław Raczkiewicz]] depeŝis al [[Franklin D. Roosevelt]] kaj [[Winston Churchill]] postulante senprokrastan helpon kaj en mesaĝo al papo [[Pio la 12-a]] skribis pri senekzempla krueleco de [[germanoj]] petante pri defendo de la loĝantaro, virinoj kaj infanoj; vicĉefministro [[Clement Attlee]] ne konsentis, ke la pola ambasadoro [[Edward Raczyński]] radie alparolu al Varsovio; generalo [[Kazimierz Sosnkowski]] skribis al delegito por la lando Stanisław Jankowski kaj [[Tadeusz Komorowski]]: ''Estis uzitaj ĉiuj premrimedoj, krom tiuj, kiuj povus konduki al rilat-rompo kun [[Aliancanoj]]''; frato de posta usona prezidento [[John F. Kennedy]] pereis en [[bombaviadilo]] super [[Suffolk]] pro akcidento; germana [[Waffen-SS]] masakris 560 loĝantojn (ĉefe virinojn kaj infanojn) de la [[Toskanio|toskana]] vilaĝo Sant'Anna di Stazzema en [[Italio]]
* [[1949]]: Kvar [[Konvencioj de Ĝenevo]] pri protekto de militviktimoj akceptiĝis
* [[1952]]: En [[Sovetunio]] oni [[ekzekuto|ekzekutis]] la plej bonajn verkistojn de la [[jida lingvo]], akuzitajn pri [[naciismo]]