20-a de aŭgusto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: eldiraĵo de Winston Churchill
Linio 34:
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: De malliberejo en [[Częstochowa]] foriris transporto kun 157 viroj al germana [[koncentrejo]] [[Buchenwald]]; germanaj regopovoj arestis 6 polajn gardistojn de malliberejo [[Pawiak]] en [[Varsovio]]
** En [[Meksikurbo]] ordone de [[Josif Stalin]] agento de [[NKVD]] faris sukcesan atencon kontraŭ [[Lev Trockij]]; en [[Biskaja golfo]] brita [[submarŝipo]] sinkigis U-Boot U-51 - pereis la tuta 43-persona skipo; Pola Delegitejo en [[Brno]] komencis aperigi "Informan Bultenon pri Polaj Aferoj"; [[Winston Churchill]] en [[Ĉambro de komunuloj]] dirante pri aviadilistoj de la [[Batalo de Anglio]] konstatis: ''Neniam antaŭe en [[historio]] de homaj [[konflikto]]j tiom multaj ŝuldis tiom multe al tiom malmultaj''.
** [[1941]]: [[Germanoj]] ekzekutis 800 [[poloj]]n en la Nigra Arabaro apud [[Ivano-Frankivsk|Stanisławów]]; [[gestapo|gestapejo]] en [[Poznań]] malpermesis distribui germanlingvan lernolibron de la [[pola lingvo]] ''Polnische Sprachlehre'', publikigitan de Verlag Georgis Polyglott
** [[1942]]: Germanoj pafmortigis 1210 [[judoj]]n el [[geto]] en Krzemieniec (nun en [[Ternopila provinco]]); [[deportado]] de 21 mil judojn el geto en [[Kielce]] al [[Treblinka (koncentrejo)|Treblinka]] komenciĝis (1200-1500 murditaj surloke); oni likvidis geton en Falenica (nun kvartalo de [[Varsovio]]); [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis en Różaniec (proksime al [[Tarnogród]]) 10 polojn pro helpo al sovetaj [[militkaptito]]j; [[Sovetunio|soveta]] aeratako kontraŭ [[Varsovio]]: mortigitaj 60 germanoj kaj 200 polaj civiluloj, vunditaj 300 germanoj kaj 800 polaj civiluloj