20-a de aŭgusto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Mortoj: Jean L'Archevêque
→‎Eventoj: primilitaj eventoj en 1944
Linio 38:
** [[1942]]: Germanoj pafmortigis 1210 [[judoj]]n el [[geto]] en Krzemieniec (nun en [[Ternopila provinco]]); [[deportado]] de 21 mil judojn el geto en [[Kielce]] al [[Treblinka (koncentrejo)|Treblinka]] komenciĝis (1200-1500 murditaj surloke); oni likvidis geton en Falenica (nun kvartalo de [[Varsovio]]); [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis en Różaniec (proksime al [[Tarnogród]]) 10 polojn pro helpo al sovetaj [[militkaptito]]j; [[Sovetunio|soveta]] aeratako kontraŭ [[Varsovio]]: mortigitaj 60 germanoj kaj 200 polaj civiluloj, vunditaj 300 germanoj kaj 800 polaj civiluloj
** [[1943]]: [[Gestapo]] arestis en [[Zagórów]] 17 membrojn de [[Pola Enlanda Armeo]]; el [[Poznań]] polico forveturigis en nekonatan direkton laŭvicajn 60 malliberulojn de Mosina; dum ribelanta juda [[geto]] en [[Bjalistoko]] pereas ĝia gvidanto; en Sieczychy ([[distrikto Wyszkowski]]) dum likvido de germana gardistejo lime de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] kaj teritorioj enkorpigitaj al [[Nazia Germanio]] pereis skoltestro subleŭtenanto [[Tadeusz Zawadzki]], gvidanto de sturmaj grupoj en [[Varsovio]]
** [[1944]]: [[Ribelo de Varsovio]] (pli da eventoj): konkero de - la plej forte defendata de germanoj - oketaĝa [[turdomo]] kaj enprizonigo de 155 germanaj soldatoj (56 estis mortigitaj, 6 vunditaj), kiu ĝis fino de la ribelo restis en la polaj manoj (flanke de poloj 58 mortfalis kaj 65 vundiĝis); en bombita ribela malsanulejo pereis ĉ. 75 soldatoj de [[bataliono]] "Gozdawa"; germanoj murdis en [[Varsovio]] ĉ. 120 personojn; germanaj policaj kaj armeaj fortoj en la ĉefurbo altiĝis ĝis tiu ĉi tago al 21 520; germanaj regopovoj fondis en [[Czechowice-Dziedzice]] filion de sia [[koncentrejo]] en [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]]
** Prezidento [[Franklin D. Roosevelt]] kaj ĉefministro [[Winston Churchill]] depeŝis al [[Stalin]] pri kuna helpo al batalanta Varsovio; londona korespondanto de sveda "Socialdemokraten" skribis vastan artikolon kun konkludo pri la ribelo - "hodiaŭ la plej granda en la mondo tragedio" ; Supera Komandanto [[Kazimierz Sosnkowski]] en letero al marŝalo Alan Brooke "ripetas principan kaj decidan intervenon"; en bataltaglibro de la germana 9-a armeo oni konstatis: ''Komandantaro de la armeo havas impreson, ke nesufiĉa instruiteco en stratbataloj de [[SS (organizo)|SS]]-taĉmentoj kaj polico estas fundamenta kaŭzo de malsukcesoj en Varsovio'';
** [[1945]]: [[Ruĝa Armeo]] konkeris [[Harbino]]n
* [[1947]]: [[Nurenbergaj procesoj|Nurenberga proceso]] de germanaj [[kuracisto]]j, akuzitaj pri [[genocido]], finiĝis - 7 [[militkrimo|militkrimuloj]] el 23 estis kondamnitaj al [[mortpuno]]