Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio): Malsamoj inter versioj

e (Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017)
 
[[Dosiero:Friedrich Wilhelm III von Gebauer.jpg|eta|<center>la reĝo, portretita fare de ''Ernst Gebauer'']]
En 1806 Frederiko Vilhelmo promesis al Rusio, ne subtenissubteni Napoleolon per soldatoj por konkeroprovo de la Rusia Imperio. Iom poste li en [[ultimato]] postulis la foriron de ĉiuj franciaj soldatoj el suda Germanio. Tio en momento, kiam post la [[Batalo ĉe Slavkov|batalo de Austerlitz]] Napoleono jam fakte venkis kontraŭ Aŭstrio kaj Rusio. Napoleono malatentis la ultimaton kaj la 9-an de oktobro deklaris militon al Prusio. En la sekvaj bataloj de Saalfeld kaj [[Batalo de Jena|Jena]] la prusia armeo estis neniige venkata, kaj la reĝo devis fuĝi al la tiama urbo Memel en [[Orientprusio]], la nuna [[Klaipėda]] en Litovio. Li devis akcepti la pactraktaton de Tilsit, en kiu Prusio perdis ĉiujn teritoriojn okcidente de la rivero [[Elbo (rivero)|Elbo]] kaj ĉiujn teritoriajn perdojn el la disdivido de [[Pollando-Litovio]].
 
La kolapso de la prusia ŝtato estis la kialo por decidaj ŝtataj reformoj. La reĝo ne entuziasmis pri ili kaj malrapide komencigis ilin, sed politikistoj kiel ''Karl August von Hardenberg, Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein'' kaj [[Wilhelm von Humboldt]] signife antaŭenpuŝis ilin. La situo de la ŝtato sed ankaŭ la rilatoj inter la popolanoj kaj la reĝo sekve signife pliboniĝis.
169 934

redaktoj