Hejma kato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 1:
HAISTAKAA KUSI!
 
.
== Aldomigado de kato ==
[[Dosiero:Wildkatze 002.jpg|eta|Arbara kato]]
[[Dosiero:AfricanWildCat.jpg|eta|Hela kato]]
[[Dosiero:Egypte louvre 058.jpg|eta|Diino [[Bastet]]]]
[[Dosiero:Mao I 001.jpg|eta|Katino kun katidoj en ĝardeno (Ĉinio, el la 12-a jarcento)]]
 
=== Antaŭuloj de katoj ===
 
La [[Familio (Biologio)|familio]] de [[felisedoj]] apartenas al [[mamuloj]]. La unuaj mamuloj evoluis el [[reptilioj]] antaŭ proksimume 200 milionoj da jaroj. Kiam [[dinosaŭroj]] estis formortintaj antaŭ proksimume 65 milionoj da jaroj, la mamuloj komencis akiri dominan postenon, kiun ili konservis ĝis hodiaŭ. Evoluis kelke da [[karnomanĝuloj]], al kiu apartenas ankaŭ [[genro (Biologio)|genro]] de Miacis. Tio estis rabobestoj, kies grandeco estis proksimuma de [[mustelo]] al [[lupo]]. En periodo de [[terciaro]], do antaŭ 60 – 35 milionoj da jaroj unuopuloj el la genro Miacis disvastiĝis el [[Norda Ameriko]] tra [[Beringa Markolo]] ĝis la tuta [[Eŭropo]] kaj [[Azio]]. Iom post iom evoluis el ili antaŭuloj de hodiaŭaj [[karnomanĝuloj|karnovoraj genroj]], inkluzive de katoj. La unuaj felisedoj aperis en [[eoceno]] antaŭ proksimume 40 milionoj da jaroj. Diference de aliaj specioj la felisedoj evoluis rapide kaj jam en plua periodo, en [[oligoceno]], ili estis similaj al hodiaŭaj katoj.
 
Hodiaŭ ni distingas tri speciojn de katoj: ''Panthera'', ''Felis'' kaj ''Acinonyx''. Panthera estas katoj grandaj kaj ili havas sur la suba parto de lango malgrandan ansan cervikon, kiu libere moviĝas kaj ebligas al la kato dank‘ al ĝi elbuŝigi fortajn sonojn. ''Felis'' estas katoj malgrandaj, ili havas firman ansan cervikon, ili do ne povas elbuŝigi fortajn sonojn. En genron de Acinonyx apartenas sole [[gepardo]], ĉar ĝi havas ungegojn, kiujn ĝi ne povas tute entirigi.
 
=== Kunvivo de kato kun homo ===
==== Kiel el sovaĝa rabobesto fariĝis hejma kato ====
La plej malnovaj konataj pruvoj pri interrilato inter [[homo]] kaj kato devenas el periodo antaŭ 4500 jaroj. La [[aldomigo]] okazis en la valo de [[Nilo]] en [[Egipta civilizo|Egiptio]]. Temas pri [[bildo]]j de katoj pentritaj sur muroj de [[kripto]]j, [[statuo|statuetoj]] de katoj kaj [[mumiigo|mumiigitaj]] katoj. Diference de plimulto de ceteraj hejmaj bestoj la kato verŝajne elektis homon kaj ne male. Homo nome allogis [[muso]]jn kaj [[rato]]jn pro sia deponado de nutraĵoj kaj la katoj vivtenas sin ĝuste per tiuj ĉi [[ronĝuloj]].
 
Tiuj ĉi katoj apartenis al la specio de [[afrika sovaĝa kato|afrika kato]] (latine ''Felis silvestris lybica'') kaj ili fariĝis antaŭuloj de hodiaŭaj hejmaj rasoj. Tio estas kato vivanta en [[stepo]]j de [[Afriko]] kaj [[Arabio]]. Ĝi havas grandajn [[orelo]]jn, ĝi estas svelta kaj longkrura. Estas verŝajne, ke sovaĝa kato ne estis unusola antaŭulo de hodiaŭaj katoj.
 
[[Aldomigo|Aldomigitaj]] estis ankaŭ evidente [[sovaĝa eŭropa kato|arbaraj katoj]] (Felis silvestris silvestris) kaj [[sovaĝa stepa kato|stepaj katoj]] (Felis silvestris ornata). Hejmlando de la kato arbara estas [[Eŭropo]], [[Malgrand-Azio]] kaj [[Irano]]. Tio estas relative grandega kato kun mallongaj oreloj kaj dika, bone hararigita [[vosto]]. La stepa kato denove devenas el [[Malgrand-Azio|antaŭa]] kaj [[Mez-Azio]] kaj ĝi estas pli dika ol la afrika kato.
 
==== Antikvo ====
La [[Egipta civilizo|antikvaj egiptoj]] adoris kaj estimis ilin kiel [[dio|diaron]]. Ili kredis, ke ili havas influon ŝirmi homon antaŭ ĉio malbona. Ĉeesto de la kato en hejmo signifis en la antikva Egiptio benon, bonan sanon por ĉiuj kaj longan vivon. Kiam en ilia domo mortis kato, domloĝantoj razis sian brovon malĝojante post ĝi. La plej sanktaj egiptaj katoj estis [[nigra]]j, ili gardis [[templo]]jn al [[pastro]]j kaj al [[dio]]j. Ties mortigon oni punis per [[morto]]. Trovejoj de balzamitaj kataj korpoj kaj kataj amuletoj en [[kripto]]j de regintoj (ekz. ĉe [[faraono]] [[Tutanĥamono]] aŭ [[Ramseso la 2-a]]) estas pruvo de preskaŭ kulta adorado de katoj en Egiptio. La katoj havis propran [[diino]]n – [[Bastet]], kiu estis krom alia ankaŭ diino de la eliranta suno, Luno, fekundeco, malavareco, [[sekso|sekseco]], [[danco]] ktp. Egiptoj bildigis ĝin kiel malgrandan katon kun maldekstra kapo aŭ kiel virinan korpon kun kata kapo priskribante al ĝi kelkajn katajn ecojn – sed tio venis nur kun evoluo, ties devena funkcio estis ŝirmo de menenfera sepultejo. Egiptoj adoris ĝin jam ekde la plej malnovaj epokoj. En la jaro 500 antaŭ Kristo la kata kulto atingis sian zeniton.
 
Tiutempe [[Antikva Grekio|grekoj]] kaj [[Romio|romanoj]] konsideris katon kiel aparta hejma besto kaj por kaptado de musoj ili preferis mustelojn (latine ''[[Furo|Mustela putorius furo]]''). Pli malfrue la greka [[diino]] [[Artemisa]], romia diino [[Diana]] kaj [[Skandinavio|skandinava]] diino [[Freja]] ricevis certan similecon kun la kato. Ili estis patroninoj de fekundeco kaj nasko, kiam la katoj tiel zorgeme zorgas pri siaj idoj. Por kapableco de la kato ŝanĝi la formon de [[pupilo]]j oni alskribis al la diinoj ankaŭ patronecon super lunaj fazoj.
 
Validis severa malpermeso eksporti la katojn el Egiptio. [[Fenicio|Feniciaj]] maristoj tial [[kontrabando|kontrabandis]] la katojn en [[Italio]]n, [[Galio]]n kaj [[Britio]]n. Sed en Eŭropon, precipe en [[Grekio]]n la aldomigitaj katoj pli signife venis tra komercvojoj el [[Okcidenta Azio]]. La unuaj pruvoj pri disvastigo de la katoj en Eŭropo ni trovas sur vazoj el la 5-a kaj 4-a jarcentoj antaŭ Kristo. Pri pli ampleksa disvastigo de la katoj tra Eŭropo ekzorgis denove fenicianoj dum granda transloĝiĝo de la nacioj, kiam la katoj venis sur romiaj batalŝipoj ĝis Mez-Eŭropo. Surprizon inter felinologia publiko faris arkeologiaj trovaĵoj el ĉirkaŭaĵo de [[Amsterdamo]], kie oni trovis korprestaĵojn el proksimume el la jaro 2000 a. K.
 
[[Ĉinio]]n kaj de tie pli malfrue ankaŭ [[Japanio]]n la katoj venis el [[Barato]]. La katoj estis en tiuj ĉi regionoj gravaj partoj de religiaj ceremonioj kaj en Ĉinio ilia tasko estis ŝirmi valorajn [[kokono]]jn de [[silkoraŭpo]] kaj en temploj denove malnovajn manuskriptojn antaŭ [[rato]]j kaj [[muso]]j. Ĉinoj kredis, ke nur homo kaj kato havas animon. La kato alportis al ĉinoj longan vivon kaj feliĉon, ĝi estis simbolo de feliĉaj, riĉaj homoj. Sed kun pereo de la malnova ĉina kulturo perdis sian postenon kaj ili fariĝis bestoj destinitaj sur paton.
 
==== Mezepoko ====
La katoj venis en Eŭropon ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. Unue ili navigaciis sur feniciaj komercŝipoj el Egiptio ĝis Grekio kaj pli malfrue ĝis Italio. Dum regado de romia imperiestro [[Aŭgusto Cezaro|Aŭgusto]] [[Sirio|siriaj]] [[monaĥo]]j alportis kelke da katoj ankaŭ en [[Romio|Romon]], kie ili fariĝis ornamo de salonoj de riĉaj homoj. Sed baldaŭ romianoj malkovris kapablecon de la katoj ĉasi musojn kaj romiaj legianoj do kunprenis ilin en militiroj norden. Kaj tiel ankaŭ katoj konkeris komune kun romianoj [[Anglio]]n. La katoj akiris grandan ŝatatecon ĉe [[Skotlando|skotoj]]. En la [[10-a jarcento]] la katoj estis indaj je posedaĵo kaj ili estis tiom valoraj, ke en la jaro [[936]] estis eldonita malpermeso mortigi ilin (puno pro mortigo de kato dependis de ties aĝo kaj prezo). Ili vivis en [[burgo]]j kaj ŝirmis grenejojn kontraŭ ronĝuloj. En [[Anglio]], [[Skotlando]], [[Irlando]] kaj [[Kimrio]] la kato ĝis hodiaŭ alportas feliĉon. Similan pripensadon havis ankaŭ [[ĝermanoj]], kies diino Freya, edzino de dio de suno Balduro, havis veturilon tirita per katoj. Sed akceptinte [[kristanismo]]n en la [[4-a jarcento]] la dioj devis rezigni kaj kun ili ankaŭ la katoj. Pri Freya oni forgesis rapide, sed la katoj dank‘ al siaj ĉasistaj kapablecoj trovis ankoraŭ por kelke da jarcentoj sian validigon. Sed ĉiuj iliaj bonaj faroj fine en periodo de malhela [[mezepoko]] venĝis al ili.
 
===== La kato kaj sorĉado =====
Ĉio, kion oni admiris en la katoj (elastaj movoj, individualeco, sopiron pri libereco) fariĝis al ili en la malfrua [[mezepoko]] fatala. La mezepoka [[inkvizicio]] proklamis la katojn kiel obseditaj per malbonaj spiritoj, ĉar ili havas en la okuloj [[infero|gehenan]] fajron, per kiu ĝi estas kunigita kun [[diablo]]. La kato estis oficiale proklamita kiel aliancano de sorĉistinoj kaj rekta partoprenanto de nigra magio. Oni komencis timi la katojn kaj oni brulmortigis ilin komune kun iliaj posedantinoj. Oni nome kredis, ke la dudekjara kato ŝanĝiĝos en sorĉistinon kaj la centjara sorĉistino denove en la katon. Dum sorĉistina sabato onidire sorĉistinoj rajdis sur grandegaj katoj. En la tago de festotago de sankta Johano la inkvizicio aranĝis grandiozajn spektaklojn, kie ili dumvive brulmortigadis la katojn, precipe la nigrajn antaŭ pordegoj de [[preĝejo]]j. [[Papo]] [[Gregorio la 9-a]] proklamis, ke nur ekleziaj apostatoj bredas la nigrajn katojn kaj li markis ilin kiel "kreituloj de diablo".
 
Malgraŭ tio precipe en malriĉaj tavoloj, sed ankaŭ ĉe nobelaro kaj pastraro estis troveblaj ŝatantoj de katoj. Popolmedicino alskribis al la kato kuracigajn efikojn kaj preskaŭ ĉian kataĵon oni uzis por kuracado de diversaj malsanoj.
 
===== La kato en nova mondo =====
Spite al la persekutado de katoj en la kulmina mezepoko maristoj uzis la katojn por ĉasado de musoj en siaj [[ŝipo]]j, por ke ili tiel ŝirmu siajn rezervojn de [[nutraĵo]] kontraŭ ronĝuloj. Tiel la katoj iom post iom aldomiĝis ankaŭ en [[Nordameriko]], [[Aŭstralio]] kaj sur [[Nov-Zelando]]. En [[Ameriko]]n onidire alveturis ĝin [[Kristoforo Kolumbo]] mem. La skribdokumento pri trovo de la katoj en Ameriko devenas el la jaro [[1626]].
 
==== Novepoko ====
[[Dosiero:Kata vizaĝo.jpg|eta|maldekstre|Kata vizaĝo.]]
Kun veno de la novepoko la situacio turniĝis. En periodo de baroko la katoj fariĝis ornamoj de salonoj. Sed iom post iom ĝi fariĝis tro "ordinara" kaj oni komencis kun ties kultivado. En la [[17-a jarcento]] en Eŭropon venis informo pri la kultivitaj katoj bredataj en nordorienta persa provinco [[Ĥorasano]]. De komence ĉiuj longharaj katoj estis nomataj [[ankara]]j laŭ ĉefurbo de [[Turkio]].
 
En la [[20-a jarcento]] la kato fariĝis interesa por [[medicino]] kaj sciencistoj esploris ĝin el diversaj aspektoj ([[fiziologio]], [[psikologio]], [[genetiko]]). En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis [[etologio|etologia]] esploro kiel pri sovaĝaj tiel pri hejmaj katoj. Ekde la 90-aj jaroj la kato apartenas inter la plej disvastigitaj hejma bestoj en la mondo. Sed subinflue de la historia evoluo homoj en multaj landoj havas disunuiĝintan rilaton al la katoj. Multe da homoj estas ekzemple konvinkitaj, ke se nigra kato transkuros antaŭ ili la vojon, tio alportos al ili malfeliĉon.
 
Sistema bredado de katoj ekzistas en Eŭropo proksimume 150 jaroj. La unua ekspozicio de katoj en la mondo okazis en [[Londono]] en la jaro [[1871]]. Estis en ĝi videblaj ankaŭ kelkajn siamajn katojn, kiuj estis tiutempe alveturigitaj en Eŭropon. Bredantoj kaj ŝatantoj de katoj komencis unuiĝi en diversajn societojn, por ke ili interŝanĝu spertojn, aranĝu ekspoziciojn, eldonu genealogiojn, registru raslibrojn kaj destinu signojn de la [[raso]]j. Hodiaŭ ekzistas la tuta vico de organizaĵoj de bredantoj de katoj. En Eŭropo estas la plej konata [[Internacia felinologia federacio|FIFe]] (''Fédération Internationale Féline'').
 
== Anatomio de kato ==