Hejma kato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 2:
 
.
 
== Anatomio de kato ==
La hejma kato apartenas per sia [[zoologio|zoologia]] envicigo inter malgrandajn [[felisedo]]jn. Ĝi havas plilongigitan korpon, sur proporcie malaltaj [[kruro]]j, kun mallonga [[kolo]] kaj larĝa, proporcie mallonga [[kapo]], mezlonga [[vosto]] kaj mallonga, rekta kaj aliga [[haro|hararo]]. Ĉe la kultivitaj rasoj de la katoj estas poste intence kultivitaj kelkaj diferencaj korpformoj kaj signoj.
 
La kato estas predanto. Ties korpo estas akomodiĝinta por ĉasado. La perfekte evoluiĝintaj [[senso|sensaj]] [[organo]]j ebligas al ĝi registri ĉasaĵon je pli granda distanco kaj lerte kapti ĝin. La korpo de la kato estas plena de forto, eleganta kaj ĝi kapablas evoluigi grandan rapidecon kaj alte salti. Ĝi havas akrajn [[dento]]jn kaj [[ungo|ungegojn]], la kaptitan ĉasakiraĵon ĝi kapablas rapide mortigi.
 
=== Skeleto kaj dentaro ===
[[Dosiero:Skeleto de kato.jpg|eta|dekstra|250px|Skeleto de kato]]
Pri la fleksebleco, rapideco kaj moviĝemo de la kato zorgas 244 [[osto]]j kaj 512 [[muskolo]]j. La [[spino]]n kreas 7 [[kolo|kolaj]], 13 [[torako|torakaj]], 7 [[lumbo|lumbaj]] [[vertebro]]j, la sakra osto (3 vertebroj kunkreskitaj) kaj 20 ĝis 26 vertebroj de la [[vosto]]. Ĉe la senvostaj katoj la vertebroj de la vosto mankas aŭ estas evoluintaj sole la unuaj kvar. La vertebroj de la spino estas kunigitaj tiel, ke la kato fakte kapablas fleksiĝi preskaŭ je 180 gradoj.
 
Sur la torak-kruroj la kato havas po kvin kaj sur la [[Kokcigo|pelvaj]] po kvar entiriĝeblaj ungegoj. La kato surtretas sur la subajn areojn de la [[fingro]]j, kiuj havas elastajn poŝetojn. Tiuj ebligas al la kato elegantan kaj ĉefe silentan iradon. La katoj akrigas la ungegojn sur la antaŭaj piedoj per regula gratado, ĉefe je lignaj objektoj, en la naturo tio estas [[arbo]]j. La ungegojn sur la malantaŭaj piedoj la kato mallongigas per mordado.
 
La [[skeleto]] de la kato konsistas el ostoj de la [[kranio]], la spino, la [[ripo]]j kun la [[sternumo]] kaj el la ostoj de la ekstremaĵoj. Ĝi fakte indikas la formon de la korpo de la besto ŝirmante la internajn, por la vivo gravajn organojn kontraŭ eksteraj influoj. Ties konsisto ebligas al la [[muskolo]]j kaj al la ligamentoj ekonomie eluzi la forton je la movo. La levilsimila konsisto de la pelvaj ekstremaĵoj kaj la fortaj dorsaj muskoloj donas al la kato eblecon tuj evoluigi rapidecon aŭ salton. Sed tiu ĉi rapideco estas mallongtempa, pli longe daŭranta alta faro ne estas por la kato fiziologie ebla.
 
La kranio de la kato estas mezlonga, kun bone evoluinta cerbejo kaj forta [[mandiblo]]. En la [[makzelo]] la kato havas 16 kaj en la mandiblo 14 daŭrajn [[dento]]jn. Regula kunmordo estas tenajla, tio signifas, ke tranĉareoj de incizivoj de la mandiblo tuŝas sin je tranĉareoj de [[incizivo]]j de la makzelo, samkiel pecoj de [[tenajlo]]. Dum ŝovado de reguleco de kunmordo ĉe kultivitaj rasoj de la katoj la tolero estas permesita en la kunmordo de la incizivoj ĝis 2 mm. Se distanco de la tranĉareoj de la incizivoj estas pli granda ol 2 mm kaj la incizivoj de la mandiblo estas antaŭ la incizivoj de la makzelo, ni markas tion kiel antaŭmordo kaj male tio estas submordo. Ambaŭ tiuj statoj estas difekto, kiu povas esti herede kondiĉa kaj en la bredado ĝi estas nepostulata.
 
La dentaro el la [[laktodento]]j de la kato havas 26 dentojn. La katidoj naskiĝas sendentaj kaj iliaj laktodentoj tratranĉas sin en la aĝo de 10 ĝis 30 tagoj. Interŝanĝo de la laktodentoj por la dentoj daŭraj komenciĝas post la tria monato kaj finiĝas proksimume en la sesa monato. La daŭra dentaro de la kato havas 30 dentojn.
 
=== Sensorganoj ===
[[Dosiero:Whiskers on cat paw.jpg|eta|dekstra|200px|Palpaj akceptiloj sur la piedoj]]
[[Dosiero:Kot Leni.jpg|eta|dekstra|200px|La kata flarsento estas pli evoluiĝinta ol la flarsento de homo]]
La [[sensorgano]]j estas komplika aparato, kiu servas al reguliga sistemo de la [[organismo]]. La sensorganoj akceptas iniciatojn el la ekstera medio kaj en formo de nervaj iniciatoj ili transdonas ilin en la [[cerbo]]n kaj la [[mjelo]]n, kiuj prilaboras ilin. Laŭ speco kaj intenseco de la iniciato la organismo reagas. La plej bone evoluiĝinta senso de la hejma kato estas sendube [[vidkapablo]], kiel la plejmalmulte evoluiĝinta sensorgano oni konsideras ĝian [[gusto|gustkapablon]].
 
==== Vidkapablo ====
La [[okulo]] de kato havas tre similan konsiston kiel la homa okulo. Sed diference de la homo la kata okulo havas kelke da gravaj modifikojn, kiuj ebligas al la kato percepti objektojn alie ol al ni. Ĝi ekzemple ne povas movi per la okuloj tiel kiel la homo (vidkampo de la kato estas proksimume 205 gradoj, dume ĉe homo tio estas preskaŭ 220 gradoj). Sed diference de tio ĝi havas pli konkavan korneon ol homo, kio rebrilas de kvalito de vidado kaj ĝi estas ankaŭ pli kapablas turni la kapon. Oni tradicias, ke la kato vidas same bone dumtage samkiel dumnokte. Sed tio ne estas vero. En absoluta mallumo ĝi vidas neniel pli bone ol homo, sed ĝi kapablas tre bone vidi ankaŭ dum duonlumo. Ĝi estas dankema por tio al specialaj ĉeloj troviĝantaj sur la angia tavolo malantaŭ la [[retino]] (la t.n. ''tapetum lucidum''), kiuj estas kapablaj rebrili eĉ minimuman kvanton de lumo. Tiu ĉi eco de la kata okulo montriĝas per ties karakteriza [[ora]] aŭ [[verda]] brilado en mallumo. Plua kaŭzo, kial la kato vidas eminente, estas kapablo de la [[pupilo]] karakterize ŝanĝi sian grandecon. Dum intensiva lumo la pupilo havas kravaĵsimilan formon kaj dum duonlumo la pupilo kovras preskaŭ la tutan areon de la [[iriso]]. Tio ebligas maksimuman eniron de lumradioj en la okulon. La kato havas diference de la homo ankaŭ la t.n. trian palpebron, kiu humiligas la okulon kaj la kato ne devas senĉese palpebrumi.
 
==== Aŭdkapablo ====
La aŭdkapablo estas post la vidkapablo plua bone evoluiĝinta kata senso. La [[orelo]] konsistas el la ekstera orelo, la ekstera sondukto, la meza orelo kun aŭdaj ostetoj kaj el la interna orelo, en kiu estas metita ankaŭ statokinetika akceptilo (vidu Senson por ekvilibro). La movon de la ekstera orelo sekurigas 27 diversaj muskoloj kaj la kato tiel povas turni la orelon direkte al fonto de la [[sono]] sen tio, por ke ĝi devu turni la kapon. La kato aŭdas sonojn ekde 30 ĝis 45 [[herco|kHz]], kelkaj fontoj indikas eĉ 65 kHz. La diferenco inter la kata kaj la homa oreloj estas rimarkebla precipe dum pli altaj [[tono]]j: la homo ekaŭdos maksimume tonon kun frekvenco 20 kHz. Sed la blankaj katoj kun bluaj okuloj estadas ofte surdaj. Kulpaj estas genaj predisponoj, kiuj aperas en kombino de la blanka hararo kun bluaj okuloj.
 
==== Palpkapablo ====
La palpkapablo estas ĉe la kato alte evoluiĝinta senso. Perigas ĝin akceptiloj metitaj en profunda tavolo de [[haŭto]]. Plej multe da akceptiloj troviĝas en la [[piedo]]j, kiuj la kato uzas por pripalpi nekonatajn objektojn. La kataj akceptiloj por varmo eltenos pli altan temperaturon ol akceptiloj de la homo. Gravaj palporganoj de la kato estas palpviloj, popole nomataj [[lipharo]]j. Ili troviĝas ne nur sur la vizaĝo de la kato, sed ankaŭ sur la antaŭaj piedoj. Tiuj ĉi viloj estas ekipitaj per sentemaj nervoj. Ili estas sentemaj ne nur je tuŝo, sed ankaŭ je vibradoj aŭ eĉ je ŝanĝoj en [[atmosfera premo|premo de aero]] kaj ŝanĝoj de temperaturo. La kato estas dankema al ili ankaŭ por ĝis nun neklarigita kapablo prognozi [[tertremo]]n, eksplodon de [[vulkano]] aŭ [[tornado]]n.
 
==== Flarsento ====
Ĉasante la kato ne fidas al la flarsento en tia mezuro kiel [[hundo]], sed kun siaj 200 milionoj da flarsentaj akceptiloj troviĝantaj sur flarsenta mukozo ĝi havas pli bone evoluiĝintan flarsenton ol la homo. Tiu ĉi senso havas ankaŭ gravan signifon en socia sfero de la kata konduto. La unua proksima kontakto inter du katoj estas reciproka priflarado. Sur flankoj de la [[kapo]], sur la [[mentono]], la [[lipo]]j kaj la [[vosto]] la kato havas odorglandojn. Per frotiĝado je objektoj, kreskaĵoj, arboj ĝi markas sian teritorion. La homo ne sentas tiujn ĉi odorspurojn, diference de la odorspuroj, kiujn postlasas virkato helpe de siaj anusglandoj. Krom la flarado la kato kapablas snufi. La snufado estas percepto rilatanta al la flarsento kaj gustosenso. Ĝi havas signifon por nutraĵaj kaj seksaj perceptoj. Tiun ĉi percepton la kato povas uzi dank‘ al la t.n. [[organo de Jacobson]]. La snufanta kato aspektas strange – ĝi havas la malfermitan buŝegon kaj la lipojn kuntiriĝintaj malantaŭen. Plej ofte eblas la snufantan katon observi dum [[oestro]]. La plej agrablan bonodoron por la katoj eldonas kreskaĵo nomata [[katario]] (''Nepeta cataria''). Ĝi enhavas [[oleo]]n, kiu estas perkemie parenca kun materio, enhavita en maskla [[urino]] kaj tial ĝi allogas virkatojn, kiuj ĝojkuŝas en la kreskaĵo entiriĝante kvazaŭ en [[ekstazo]]. Por virkatoj havas similan efikon [[valeriano]].
 
==== Senso por ekvilibro ====
[[Dosiero:Petunia cat.jpg|eta|dekstra|250px|Kato sur arbo]]
La katoj havas pli grandan senson por ekvilibro ol la homoj, ĉar ili estas kapablaj pli rapide prilabori venantajn impulsojn kaj ekreagi. Por konservi la ekvilibron la kato uzas '''voston''', kiu servas al ĝi simile kiel al la homo iranta sur ŝnurego ties bastono. La kato havas en la orelo la t.n. '''statokinetikan akceptilon''', kiu donas al la cerbo informojn pri la pozicio de la korpo de la kato. Tial la kato kapablas falante el alteco en plimulto da kazoj ĝisfali sur ĉiujn kvar piedojn. Tiun ĉi senson havas evoluiĝinta jam novnaskitaj katidoj. Sed ĉar por plena eluzo de la organo la kato bezonas la vidkapablon, la bezonataj refleksoj plene evoluos nur post la malfermo de la okuloj.
 
==== Gustosenso ====
Gustosenso estas onidire plej malforte evoluiĝinta senso de la kato. Sed plimulto da bredantoj de katoj argumentus kun tiu ĉi opinio, ĉar la kato havas ofte tre elekteman [[lango|langeton]] kaj ĝi distingas sian ŝatatan manĝaĵon. Oni diras, ke la kato ne havas akceptilojn por dolĉa gusto kaj tial ĝi ne kapablas percepti ĝin.
 
=== Internaj organoj ===
 
[[Dosiero:Scheme cat anatomy.svg|thumb|left|upright=1.7|lang=eo|Internaj organoj de kato]]
 
==== Spirorganoj ====
La spirorganoj de la kato servas ne nur por spirado, sed ankaŭ kiel grava '''termoreguliga aparato'''. Spirante la [[sango]] fluanta en [[angio]]j de la spirorganoj malvarmiĝas. La kato en ĉambro havas frekvencon de spirado 30 ĝis 50 enspiroj dum minuto. Dum peno, varmo kaj [[malsano]] la frekvenco plialtiĝas.
 
==== Sangocirkula sistemo ====
La koro de la kato estas kvarkamera kaj ties frekvenco de la pulso moviĝas inter 100 ĝis 140 pulsoj dum minuto. La sango de la kato havas kompare kun la homa pli altan koagulecon. Ĝi enhavas pli da ruĝaj korpuskloj kaj blankaj korpuskloj. La [[oksigeno|oksigenigita]] sango fluas tra [[arterio]]j en diversajn partojn de la korpo. La deoksigenigitan sangon kondukas vejnoj reen al la [[koro]]. La sango oksigenigas en la [[pulmo]]j. 15 ĝis 20 % de sanga kapacito la kato bezonas por la oksigenigo de la [[cerbo]]. Okaze, ke la kato devas forkuri, preskaŭ 90 % de sango oksigenigas la internajn organojn kaj la sango destinita por la oksigenigo de la cerbo estas uzita por la oksigenigo de la muskoloj.
 
==== Digestaj organoj ====
Komence de la '''[[digesta sistemo]]''' estas [[buŝo|buŝego]]. Krom la dentoj en la buŝego troviĝas la muskola [[lango]]. Ties surfaco estas kruda, ĉar troviĝas sur ĝi kvanto da krudaj papiloj, per kiuj nutraĵo estas ŝovata direkte en [[faringo]]n. La lango servas al la kato ankaŭ al purigado de la hararo. Rilate al ties kruda surfaco ĝi funkcias kvazaŭ broso. La digesta sistemo de la kato estas akomodiĝinta por digestado de viando kaj tial [[intesto]] ĉe la kato estas pli mallonga ol ĉe [[ĉiomanĝanto|ĉiovoraj]] animaloj. La [[stomako]] de kato havas formon de litero U kaj en plena stato ĝi estas granda proksimume kiel homa pugno. En la stomako kreiĝas stomakacidoj, kiuj tuj koaguliĝos [[lakto]]n. Tio estas poste por la kato malfacile digestebla, tial estas bone doni al la kato trinki akvon. Digestitaj nutraĵoj ensorbiĝas en la [[maldika intesto]], longa ĉirkaŭ 1 ĝis 1,5 m. En la [[dika intesto]] el restaĵoj de la nutraĵo ensorbiĝas akvo kaj tra [[rektumo]] unufoje ĝis dufoje potage eliminas duonmola [[ekskremento]].
 
==== Urinaj organoj ====
La [[Urina sistemo|urinajn organojn]] kreas du [[reno]]j, [[urindukto]]j, [[urinveziko]] kaj [[uretro]]. La renoj havas funkcion de filtrila ekipaĵo, tra kiu el la organismo eliĝas malpuraĵoj de metabolo. La sana kato urinas kutime 2 ĝis 3 foje dum la tago. Kutima kvanto de [[urino]] estas 100 ĝis 200 mililitroj tage. Virkato havas longan kaj mallarĝan uretron, kio iam kaŭzas problemojn dum [[urinado]].
 
==== Seksaj organoj ====
'''[[Reprodukta sistemo|Seksajn organojn]]''' ĉe virkato kreas [[testiko]]j kaŝitaj en [[skroto]]. Iam aperas difekto, dum kiu unu aŭ ambaŭ testikoj ne malsupreniros dum evoluado el abdomena kavaĵo. Tiu ĉi difekto nomiĝas [[kriptorĥideco]]. Ĝi ne kondukas al sterileco de la virkato, sed temas pri hereda malsano kaj tia virkato devas esti eliminita el bredado.
 
'''Seksajn organojn''' de katino kreas [[ovario]]j kaŝitaj en abdomena kavaĵo. La kata [[utero]] havas formon de litero Y. Evoluo de [[feto]]j okazas en relative longaj anguloj de la utero.
 
==== Glandoj kun la interna sekreciado ====
Tiuj ĉi glandoj estas parto de reguliga mekanismo de metabolo, kresko, seksaj funkcioj kaj aliaj korpaj funkcioj de la kato. Ili sekrecias [[hormono]]jn en la sangon. Inter glandojn kun la interna sekreciado apartenas [[hipofizo]], [[tiroido]], [[surrenaj glandoj]], [[pankreato]], [[ovario]]j kaj [[testiko]]j.
 
==== Cerbo ====
La kata [[cerbo]] pezas ĉirkaŭ 26 ĝis 32 [[gramo|g]] kaj ĝi kreas proksimume 1% de la pezo de la kato. La '''frunta lobo''' direktas movaparaton, la '''parieta lobo''' kaj la '''okcipita lobo''' direktas sensorganojn taksante la akceptitajn informojn el tiuj ĉi organoj. Pri la konduto kaj la memoro respondecas la '''temporalaj loboj'''. La '''cerebelo''' direktas motormoviĝon.
 
=== Hararo ===
La [[haro|hararo]] ŝirmas la katon antaŭ malfavoro de la ekstera medio – ne nur antaŭ malvarmo kaj varmo, sed ankaŭ kontraŭ humideco. La hararo de libere vivantaj katoj estas perfekte akomodiĝinta al la eksteraj kondiĉoj. Somere estas la hararo pli maldensa, vintre tre densa, do ĝi ŝirmas la katon ankaŭ antaŭ [[frosto]]. Tial la katoj en nordiaj landoj kapablas vivi tutjare ekstere. Sufiĉas, se ili havas je dispozicio sekan, postventan trankvilejon.
 
La hararo de kato konsistas el du specoj de hararo, nome subhararo kaj kovrigaj viloj. La densecon de la hararo destinas medio, en kiu la kato vivas. La katoj vivantaj en loĝejo havas malpli densan hararon ol la katoj vivantaj libere. La funkcieco (ŝirmo kontraŭ la ekstera medio) kaj fajneco de la hararo sekurigas grasaj glandoj, kiuj grasigas ĝin.
 
Ni distingas 15 bazajn kolorojn de la hararo de katoj. Ekde [[nigra]], tra [[ĉokolado|ĉokolada]], [[blua]], [[lila]], krema, [[ruĝa]], nigratestuda, bluatestuda, [[cinamo|cinama]] ĝis [[blanka]]. La hararo diferencas sin ne nur per [[koloro]]j, sed ankaŭ per desegnaĵoj – marmora, tigra, punkta. La [[Felo|vilo]] ne bezonas esti unukolora. Ĝi povas esti cirkligita aŭ havi alian koloron sur finaĵo, la koloro povas esti kombinita kun [[arĝento|arĝenta]] aŭ [[ora]].
 
La hejmaj katoj troviĝas fakte en kiaj ajn koloraj kombinoj. En [[Eŭropo]] oni trovas en strato plimulte [[griza|grize]] makulajn, unukolorajn aŭ diverse makulajn. En [[Azio]] kaj [[Afriko]] oni trovas pli prefere hejmajn katojn kun siamaj signoj (la blankaj katoj kun signoj sur la ekstremaĵoj, la vizaĝo, la oreloj kaj la vosto en diversaj koloroj).
 
== Fiziologiaj signoj ==