Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sodacan (diskuto | kontribuoj)
Sodacan (diskuto | kontribuoj)
Linio 147:
===Milito de rozoj===
{{ĉefartikolo|Milito de rozoj}}
[[Dosiero:YorkshireWhite roseRose Badge of York.pngsvg|maldekstra|eta|220px|Jorkoj]]
[[Henriko la 6-a]] estis tre inteligenta, li sopiregis je klereco. Li eĉ igis fondi reĝan fakultaton en universitato en [[Kembriĝo (Britio)|Cambridge]] kaj prestiĝan lernejon en [[Eton]]. Sed li ne konsentis kun batalavidaj nobeloj, li estis pacama, prefere li pasigis tempon en studejoj. Koncize, la nekonvena reĝo por tiu ĉi ŝtorma periodo. Plie li tre malbone elektis siajn konsilantojn. La nobelaro nature grumblis, ĉu la trono de ambaŭ landoj estas en la ĝustaj manoj. Ili bone memoris, kiel [[Henriko la 4-a]] akiris la tronon post la detronigo de [[Rikardo la 2-a]]. En tiu ĉi periodo estis en Anglio proksimume 60 fortaj nobelaj familioj. Multaj el ili proprumis privatajn armeojn. Fine la nobelaro apartiĝis en du tendarojn, tiuj, kiuj restis fidelaj al [[Henriko la 6-a]] - [[Lankastroj]]
kaj tiuj, kiuj subtenis dukon el [[York]] - [[Jorkoj]]. Pli poste tiu ĉi konflikto estis nomata '''milito de rozoj''', ĉar simbolo de Lankastroj estis la ruĝa kaj de Jorkoj la blanka rozo. Post la bataloj en la jaro [[1461]] akiris la tronon Eduardo, la filo de falinta duko el York.