Reĝlando Portugalio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo kun 'La '''Regno Portugalio''' aŭ '''Reĝlando Portugalio''' (Latine: ''Regnum Portugalliae'', Portugale: ''Reino de Portugal'') estis monarkio sur la okcidenta parto de la Iberia...')
 
La '''Regno Portugalio''' aŭ '''Reĝlando Portugalio''' (Latine: ''Regnum Portugalliae'', Portugale: ''Reino de Portugal'') estis monarkio sur la okcidenta parto de la [[Iberia Duoninsulo]] kaj antaŭaĵo de la nuntempa [[Portugalio]]. Ĝi ekzistis el 1139 ĝis 1910. Post 1248, ĝi estis konata ankaŭ kiel '''Reĝlando Portugalio kaj Algarvo''', kaj inter 1815 kaj 1822, ĝi estis konata kiel [[Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo]]. La nomo estis ankaŭ ofte aplikita al la [[Portugala kolonia imperio|Portugala Imperio]], kun etendaj transmaraj kolonioj.
 
La kerno de la Portugala ŝtato estis la Graflando Portugalio, establita en la 9a jarcento kiel parto de la ''[[Reconquista]]'', fare de Vímara Peres, nome vasalo de la [[Reĝlando Asturio|Reĝo de Asturio]]. Tiu graflando iĝis parto de la [[Reĝlando Leono]] en 1097, kaj la Grafoj de Portugalio establis sin mem kiel regantoj de sendependa regno en la 12a jarcento, post la batalo de São Mamede. Tiu regno estis regata de la Alfonsa Dinastio ĝis la krizo de 1383–85, post kio la monarkio pasis al la [[Dinastio Aviso]].
169 829

redaktoj