Reĝlando Portugalio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
La kerno de la Portugala ŝtato estis la Graflando Portugalio, establita en la 9a jarcento kiel parto de la ''[[Reconquista]]'', fare de Vímara Peres, nome vasalo de la [[Reĝlando Asturio|Reĝo de Asturio]]. Tiu graflando iĝis parto de la [[Reĝlando Leono]] en 1097, kaj la Grafoj de Portugalio establis sin mem kiel regantoj de sendependa regno en la 12a jarcento, post la batalo de São Mamede. Tiu regno estis regata de la Alfonsa Dinastio ĝis la krizo de 1383–85, post kio la monarkio pasis al la [[Dinastio Aviso]].
 
Dum la 15a kaj la 16a jarcentoj, [[Portugalaj malkovroj|portugala esplorado]] establis vastan [[Portugala Imperio|kolonian imperion]]. El 1580 al 1640, la Regno Portugalio estis [[Iberia Unio|persona unio]] kun la [[Habsburga Hispanio]].
 
Post la [[Portugala Milito de Restaŭrado]] de 1640–1668, la regno pasis al la [[Dinastio de Braganza]] kaj poste al la [[Dinastio de Braganza-Sachsen-Coburg kaj Gotha]]. El tiu tempo, la influo de Portugalio malpliiĝis, sed ĝi restis grava potenco pro sia plej valora kolonio, nome [[Kolonia Brazilo|Brazilo]]. Post la [[Sendependiĝo de Brazilo]], Portugalio klopodis stabli sin [[Disdivido de Afriko|en Afriko]], sed estis laste devigita cedi al la Britaj interesoj, kio kondukis al la falo de la monarkio en la [[Revolucio de 5a de Oktobro 1910]] kaj al la establo de la [[Unua Portugala Respubliko]].
 
Portugalio estis decidiga [[absoluta monarkio]] antaŭ 1822. Ĝi ŝanĝadis inter absoluta kaj [[konstitucia monarkio]] el 1822 ĝis 1834, kaj estis decidite konstitucia monarkio post 1834.
 
[[Kategorio:Historio de Portugalio]]