Usona Enlanda Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 17:
|perdoj2 = 93.000 falitaj en batalo<br />258.000 mortintoj tote<br />137.000 vunditaj
}}
La '''Usona Enlanda Milito''' ([[angle]] ''American Civil War''), plibone konata en [[Usono]] simple kiel la «'''Enlanda enlanda milito »Milito''' aŭ [[Nomoj de la Usona Enlanda Milito|sub aliaj nomoj]], estis [[enlanda milito]] de [[1861]] ĝis [[1865]]. Sep sudaj, [[sklavecaj ŝtatoj]] aparte deklaris [[secesio]]n el Usono kaj kunfondis la [[Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko|Konfederaciitajn Ŝtatojn de Ameriko]], kromnomitan « Konfederacio » aŭ « Sudo ». Al la nova sendependa lando aniĝis kvar pliaj usonaj ŝtatoj : kvankam la Konfederacio entute postulis la kontrolon de dektri ŝtatoj kaj de pliaj okcidentaj teritorioj, ĝi neniam estis oficiale agnoskita de eksteraj landoj. La usonaj ŝtatoj, kiuj ne deklaris secesion, fariĝis la « [[Unio (Usona Enlanda Milito)|Unio]] » aŭ « Nordo ». La milito originis pro konfliktaj vidpunktoj pri [[sklaveco en Usono]], kaj precipe pri ties enkonduko en la okcidentajn teritoriojn{{Markita referenco|Teritorioj|1}}. Post kvar jaroj, dum kiuj multaj intensaj bataloj kaŭzis la morton de pli ol 600 000 uniaj kaj konfederaciaj militistoj kaj detruis grandan parton de la sudaj ŝtatoj, fine disfalis la Konfederacio. Sklaveco estis aboliciita kaj komenciĝis malfacila [[Rekonstruado (Usono)|periodo de rekonstruado]], dum kiu oni cetere klopodis pri nacia repaciĝo kaj protekto de la civilaj rajtoj de la nove liberigitaj sklavoj.
 
En la [[usona prezidanta elekto de 1860]] kontraŭis la [[Respublikana Partio (Usono)|Respublikana Partio]] kaj ties kandidato [[Abraham Lincoln]] la enkondukon de sklaveco en la [[Teritorioj de Usono|teritoriojn]]. Lincoln venkis la baloton, sed iom antaŭ lia enoficiĝo planita je la [[4-a de marto]] [[1861]], sep sklavecaj [[Kotono|kotonaj]] ŝtatoj formis la Konfederacion. La unuaj ses apartigantaj ŝtatoj estis tiuj, kiuj havis la plej grandan proporcion de sklavoj en siaj loĝantaroj (entute 48,8%)<ref>{{en}} [http://www.sewanee.edu/faculty/willis/Civil_War/tables/dateSecession.html "Date of Secession Related to 1860 Black Population"], America's Civil War</ref>. La eloficiĝanta [[Demokratia Partio (Usono)|demokratia]] prezidanto [[James Buchanan]], samkiel Lincoln, deklaris tian secesion kontraŭleĝa. En sia inaŭgura parolado deklaris Lincoln, ke li ne deziris iniciati enlandan militon. La ok lastaj sklavecaj ŝtatoj daŭre rifuzis aniĝon al la Konfederacio. Konfederaciaj fortoj, dume, konkeris kaj ekokupis pluraj usonajn fortikaĵojn en la teritorio, de kiu ili postulis kontrolon. Post [[Packonferenco de 1861|malsukcesa packonferenco]], ambaŭ partioj de tiam ekpreparis militon. Estroj de la konfederacio, konforme al la slogano "[[King Cotton]]", malĝuste planis favoran intervenon de la eŭropaj landoj pro ilia ekonomia dependeco al kotono.