74-a Hispana Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''74-a [[Hispana Kongreso de Esperanto]]''' okazis en [[Kujero]], [[Valencilando]], [[Hispanio]], de la [[1-a de majo|1-a]] ĝis la [[3-a de majo]] [[2015]]. Ĉefa organizanto estis [[Enric Baltasar]] kun la helpo de Valencia Esperanto-Asocio, de la Valencia Esperanto-Grupo kaj de [[HEF]]. Aliĝis pli ol 75 partoprenontoj kaj fine partoprenis ĉirkaŭ 90 esperantistoj, inter kiuj, krom hispanoj, ankaŭ po 1 kongresanto el Suda Koreio, Ĉinio, Vietnamio, Germanio, Francio, Rusio, Finnlando ktp. La kongresejo estis Kulturdomo de la Strato Fiŝkaptistoj. En ĝi kontempleblis ekspozicio de internaciaj [[poŝtkarto]]j en Esperanto kolektitaj antaŭ unu jarcento en Valencilando kaj devenintaj el la tuta mondo.
 
Inaŭguris la kongreson la skabeno pri kulturo de la urbestraro, Mª Carmen Tormos, kiu kun la respondeculo de la LKK, Enric Baltasar, kaj la prezidanto de HEF, José Antonio del Barrio, bonvenigis la kongresanojn. Ankaŭ salutis vizitantoj devenantaj el landoj ekster Hispanio, kaj membroj reprezentantoj de grupoj kaj asocioj landaj. Aldone kelkajn librojn por lerni Esperanton kaj informiĝi oni donacis al la urba biblioteko. Por la interkona vespero vendrede, kongresanoj alportis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn el siaj devenregionoj.