Angla lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Aktualo: Fixed typo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
eNeniu resumo de redakto
Linio 26:
[[Dosiero:EN English Language Symbol ISO 639-1 IETF Language Tag Icon.svg|thumb|upright|EN ([[ISO 639]]-1)]]
 
La '''angla lingvo''' (angle: ''{{lang|en|English}}'' [IN-gliŝ]) estas [[ĝermana lingvo]] kun granda influo de latinidaj vortoj, kiu evoluis en [[Anglio]] de la [[anglosaksa lingvo]] al la [[meza angla lingvo]] por finfine formi la [[Moderna angla lingvo|modernan anglan lingvon]]. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 ĝis 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en [[Britio]] ([[Brita angla]]) kaj ties eksaj [[kolonio]]j kiel [[Usono]] ([[Usona angla]]), [[Irlando]], [[Kanado]], [[Aŭstralio]], [[Nov-Zelando]] kaj multaj landoj en [[Karibio]]. Ĝi estas oficiala lingvo de 71 landoj tutmonde, kiel [[Barato]], [[Pakistano]] aŭ [[Sud-Afriko]], kie la angla estas uzata kiel unua aŭ dua lingvo.
 
La angla ankaŭ estas la plej uzata "[[lingvafrankao]]" kaj la plej lernita kaj lernata fremdlingvo tutmonde<ref name="Noack2015">{{citaĵo el la reto |url=https://www.washingtonpost.com/news/worldviews/wp/2015/04/23/the-worlds-languages-in-7-maps-and-charts/ |titolo=The world’s languages, in 7 maps and charts |alirdato=la 13‑a marto 2016 |familia nomo=Noack |persona nomo=Rick |kunaŭtoroj=Lazaro Gamio |dato=23‑a aprilo 2015 |verko=The Washington Post |lingvo=en |arkivurl=https://archive.is/Sh5Nw |arkivdato=la 16‑a aŭgusto 2015}}</ref>. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la [[brita imperio]], kaj poste la kreskinta ekonomia kaj kultura influo de [[Usono]] depost la [[Dua Mondmilito]]. En 2000, oni taksis, ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj<ref name="Noack2015"/>. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la [[interreto]].